László Tihanyi
László Tihanyi [lAslO tihanji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tihanyi László estas hungara komponisto, dirigento, muziklerneja kaj altlerneja instruisto, membro de Literatura kaj Arta Akademio.
László Tihanyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de marto 1956 (68-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | dirigento komponisto |
László Tihanyi [1] naskiĝis la 21-an de marto 1956 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiLászló Tihanyi maturiĝis en muzikarta mezlernejo en sia naskiĝurbo, unu el liaj instruistoj estis István Fekete Győr. Li akiris diplomojn pri komponado-pedagogio en 1981, pri dirigentado en la sekva jaro en la Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. Liaj plej gravaj instruistoj estis Rezső Sugár kaj András Kórodi. Li jam instruis dum la studentaj jaroj en la muzikarta mezlernejo inter 1978-1993, same en la Muzikarta Altlernejo ekde 1979. Li atingis la instruan rangon docento en 1999, en la sekva jaro habilitiĝo okazis, li estis vicrektoro inter 2000 - 2004. Li akiris sciencan gradon DLA. Intertempe en 1985 li fondis ĉambran orkestron, kiun li dirigentas kaj estas ankaŭ ties arta gvidanto. Li ricevis hungarajn, polan kaj germanan premiojn inter 1981-2002.
Elektitaj koncertoj
redakti- Budapeŝto, Muzikarta Altlernejo (1986, 1994)
- Torino (1988)
- Theater an der Wien (1992, 2002)
- Parizo (1995)
- Budapeŝta Ŝtata Operejo (2000)
- Novjorko (2007)
Elektitaj komponaĵoj
redakti- 2 szonáta Hommage a O. Messiaen (1977, por violono kaj piano)
- 1984: Szelek csendje (1984, por ĉambra orkestro)
- A Neptun átvonulása (1995 - 1996, por piano)
- Genitrix (2001 - 2007, opero)
- Clausula No. 4. (2012, por transversa fluto, aldviolono, violonĉelo kaj piano)
Elektitaj disĉiploj
redaktiFontoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-07-06. Alirita 2019-07-06 .