Szabolcs Sándor [sabolĉ ŝAndor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sándor Szabolcs estis hungara dirigento, helpekzercisto, altlerneja instruisto.

Szabolcs Sándor
Szabolcs Sándor
Szabolcs Sándor
Persona informo
Naskiĝo 30-an de marto 1973 (1973-03-30) (51-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo dirigentopianisto
vdr

Szabolcs Sándor [1] naskiĝis la 30-an de marto 1973 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Szabolcs Sándor komencis pianadon en la aĝo de kvin jaroj. Li abiturientis en konservatorio en 1991 en sia naskiĝurbo, poste li akiris 2 diplomojn en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1996 kaj 1998. Liaj plej gravaj instruistoj estis Dénes Várjon, László Tihanyi, József Sári kaj György Vashegyi. Kiel studento li jam instruis en la konservatorio inter 1991-2001. Post la unua diplomo li estis asistanto de la Altlernejo, post la dua diplomo li ricevis postenon en la Budapeŝta Ŝtata Operejo, ekde 2004 li dirigentis en la Operejo. En 2007 li akiris diplomon pri dirigentado en Romo. Lia majstro estis Donato Renzetti. Inter 2008 kaj 2011 li instruis en Scienca Universitato de Szeged, poste denove en la altlernejo, kiu jam havis la titolon universitato. En la 2010-aj jaroj li dirigentis ankaŭ en diversaj urboj de la mondo. Li ricevis premiojn en 2006 kaj 2008.

Fontoj redakti

Referencoj redakti