György Vashegyi

György Vashegyi [djordj vaŝhedji], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Vashegyi György estas hungara dirigento, klavicenisto, korusestro, orkestrestro, altlerneja instruisto, ordinara membro de Hungara Arta Akademio, ties prezidanto ekde 2017. Li specialiĝis pri la antikva muziko.

György Vashegyi
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aprilo 1970 (1970-04-13) (50-jara)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt • Piarist Gymnasium of Budapest
Okupo
Okupo dirigento • klavicenisto
Information icon.svg
vdr

György Vashegyi[1] naskiĝis la 13-an de aprilo 1970 en Budapeŝto.

BiografioRedakti

György Vashegyi maturiĝis en piarista gimnazio en sia naskiĝurbo, krome li lernis ankaŭ muzikon. Li aĝis 16, kiam li debutis en koncerto. Li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1993, lia ĉefinstruisto estis Ervin Lukács. Post la diplomo li fondis koruson, en la sekva jaro orkestron por la plej aŭtentike prezenti la antikvan muzikon. Jam dum la studentaj jaroj li instruis en la Muzikarta Altlernejo, post jaroj li atingis la instruan rangon docento. En la sekvaj jaroj li partoprenis en majstrokursoj, krome inter 1994-1997 li studis en Dresdeno. Ekde 1998 li partoprenis en festivalo en Fertőd. Vashegyi plej ofte muzikas-dirigentas kune kun la menciitaj koruso kaj oekestro, sed ankaŭ kun aliaj orkestroj. Li ricevis premiojn inter 2008-2018.

Elektitaj koncertoj kiel dirigentoRedakti

Elektitaj disĉiplojRedakti

FontojRedakti

ReferencojRedakti