Lénárd Pál, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Pál Lénárd Imre estis hungara fizikisto matematikisto, politikisto, altlerneja instruisto, membro (koresponda en 1961, ordinara en 1973) de Hungara Scienca Akademio.

Lénárd Pál
Persona informo
Naskonomo Pál Lénárd Imre
Naskiĝo 7-an de novembro 1925 (1925-11-07)
en Gyoma
Morto 21-an de oktobro 2019 (2019-10-21) (93-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös LorándMoskva Ŝtata UniversitatoTeknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo matematikisto • fizikistopolitikisto
vdr

Lénárd Pál naskiĝis la 7-an de novembro 1925 en Gyoma (nuntempa urboparto de Gyomaendrőd), li mortis la 25-an de oktobro 2019 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Lénárd Pál frekventis universitaton Scienca Universitato Péter Pázmány en Budapeŝto. En 1945 li aliĝis al komunistoj. Inter 1950-1953 li plulernis en Moskvo helpe de stipendio. Hejmenveninta li eklaboris en filio de Scienca Akademio nomata Centra Fizika Esplora Instituto. Ekde 1970 li estris ĝin, dume li partoprenis en kreado de esplora atomcentralo. Li longe instruis ankaŭ en la menciita universitato kaj havis diversajn postenojn ankaŭ en la unusola Hungara Socialista Laborista Partio. Li esploris ekzemple la neŭtronojn, solid-statan fizikon kaj magnetojn. Li ricevis premion Kossuth en 1962, inter 1954-2001 ankaŭ aliajn premiojn.

Verkaro (elekto) redakti

  • Válogatott fejezetek a ferromágnesség köréből. 1958
  • Science and technology policies in Finland and Hungary. 1985
  • A tudományos és műszaki haladásért. 1987
  • A valószínűségszámítás és a statisztika alapjai I–II. 1995

Fontoj redakti