L'Épine (Marne)

komunumo en la departemento Marne de Francio
(Alidirektita el L’Épine (Marne))
Por samtitola artikolo vidu la paĝon L'Épine.

L’Épine [lepin] estas komunumo en Francujo (departemento Marne, regiono Ĉampanjo-Ardenoj). La vilaĝo havas 607 loĝantojn (la 1-an de januaro 2011)[1]. Ĝi situas 8 kilometrojn oriente de Châlons-en-Champagne kaj proksimume 45 kilometrojn sudoriente de Reims ĉe la iama nacia ŝoseo N3 (nun D3).

L’Épine
La baziliko de L'Épine
La baziliko de L'Épine
komunumo en Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Ĉampanjo-Ardenoj
Departemento Marne
Arondismento Châlons-en-Champagne
Kantono Marson
Komunumaro Communauté d'agglomération de Châlons-en-Champagne
Urbestro Jean-Pierre Adam (2014–2020)
Insee-kodo 51231
Poŝtkodo 51460
Demografio
Loĝantaro 607 (2011)
Loĝdenso 19,9 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 48° 59′ N, 4° 28′ O (mapo)48.976944.47Koordinatoj: 48° 59′ N, 4° 28′ O (mapo)
Alteco 100 ĝis 171 m
Areo 30,51 km2
Situo
L'Épine (Marne) (Francio)
L'Épine (Marne) (Francio)
DEC
Map
vdr


La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj


Baziliko Dipatrino redakti

La gotika baziliko Dipatrino (france Notre-Dame) ekestis inter 1405 kaj 1527. Ĝi staras surloke de pli aĝa Maria-Kapelo, kiu evoluis ekde la komenco de la 13-a jarcento al pilgrimejo.

La preĝejo profitis el abundaj mondonacoj, ekzemple tiuj de la reĝoj Karlo la 7-a kaj Ludoviko la 11-a. Tiu ĉi mono ebligis dum la dua duono de la 15-a jarcento la konstruon de la impona okcidenta fasado kun siaj tri portaloj. La konstruo de la du preĝejturoj finiĝis je la komenco de la 16-a jarcento.

Unu el la flankokapeloj estas konsekrita al Apostolo Jakobo. Estas konate, ke la frataro de la jakobvojaj pilgrimantoj iniciatis en la 18-a jarcento ĉiujaran pilgrimon al L’Épine. Al tiu ĉi fakto la preĝejo dankas sian distingiĝon kiel ero de la monda heredaĵo de Unesko en 1998.

Dum la franca revolucio de 1789 oni malmuntis la grandajn statuojn en la portaloj. La pinton de la norda preĝejturo oni derompis en 1789, por starigi tie optikan telegrafon por la streko Strasburgo-Parizo. Nur en 1868 oni rekonstruis la turon. Bonŝance la fratoj Chappe, kiu tenis la telegrafon, estis stokintaj la plej grandan parton de la turpinto. Unu etaĝo tamen je tio perdiĝis, tiel ke la suda turo ne plu atingas la altecon de 55 metroj.

La tuta longeco de la preĝejo estas 58,50 metrojn, la laŭlonga navo larĝas 15,50 metrojn, la transversa navo 25 metrojn. La volboj havas internan altecon da 16,60 metrojn. La ĥorejo estas plurlatero kun tri volboj laŭ la mezuroj de la laŭlonga navo kaj ĥorĉirkaŭirejo, en kiu troviĝas kvin kapeloj, kiuj finiĝas per la transversa navo.

Arkaĵoj kaj triforioj kaj ŝtona ĥorbarilo el tri arkoj strukturas la internon. En la dekstra angulo de la ĥorbarilo staras la Maria-Statuo, kiu origine fondis la famon de la preĝejo. La eksteran fasadon ornamas multaj akvosputiloj kaj groteskaj figuroj. Pri la granda okcidenta fasado, sendube inspiraĵo fare de la grandaj francaj katedraloj de la 13-a jarcento, Victor Hugo tekstis:

C' est une surprise étrange de voir s' épanouir superbement dans ces champs, qui nourrissent à peine quelques coquelicots étiolés, cette splendide fleur de l' architecture gothique. [Victor Hugo Le Rhin (1842)]
Estas stranga surprizo vidi, kiel ĉi tiu mirinda floro de gotika arĥitekturo grandioze superstaras ebenaĵon, kiu nutras preskaŭ nenion ol kelkajn mizerajn papavoflorojn.

Heredaĵo redakti

La baziliko Notre-Dame de L’Épine apartenas al la monda heredaĵo de Unesko kadre de la Jakobaj Vojoj en Francujo[2].

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • Luc Benoist: Notre Dame de L’Épine, Henri Laurens, Parizo 1933.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti