La Heutte

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon La Heutte (stacidomo).


La Heutte estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Courtelary kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 483 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

La Heutte
Blazono de La Heutte
Blazono de La Heutte
Blazono de La Heutte
La Heutte
La Heutte
La Heutte
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Berno
Administra distrikto Berna Ĵuraso
Malnova distrikto ĝis 2009 Courtelary
Geografia situo CH1903: 584021 / 226768 (mapo)47.1916666666677.2277777777778Koordinatoj: 47° 12′ N, 7° 14′ O; CH1903: 584021 / 226768 (mapo)
Nombro de loĝantoj 483
Areo 8,08 km²
Alteco 615 m super marnivelo
Poŝtkodo 2604
Komunumkodo 0436
Mapo de La Heutte
Mapo de La Heutte
Mapo de La Heutte
vdr

Geografio redakti

La Heute situas 6 kilometrojn norde de la urbo Bielo norde de la kluzo, kie la rivero Suze trapasas la ĵurasan montoĉenon de Chasseral. Al la komunumo apartenas la vilaĝo La Heutte, kaj la setlejoj Le Paradis kaj La Caroline, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,08 km², de kiuj 64,9% estas kovritaj de arbaro, 24,8% servas por agrikulturo kaj 9,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo La Heutte limas en nordo al Tavannes, en nordoriento al Reconvilier, en oriento al Péry, en sudo al Orvin, kaj en okcidento al Sonceboz-Sombeval.

Trafiko redakti

Tra la Heutte pasas la kantona ĉefvojo n-ro 6 de Bielo al Delemonto kaj la svisa aŭtovojo A16. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bielo al La Chaux-de-Fonds.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de La Heutte datiĝas el la jaro 1393 kiel Hütte. La germanlingva nomo, kies franca formo aperis nur en la 18-a jarcento, indikas, ke en la centro de la hodiaŭa vilaĝo ekzistis vitrofarejo. Dum mezepoko La Heutte apartenis al la majorejo Péry de la Senjorujo Erguel sub la suverenco de la Princabatejo Bazelo.[3] De 1797 ĝis 1815 La Heutte kun la tuta iama Senjorujo Erguel apartenis al la Departemento Haut-Rhin de Francio kaj poste en 1815 per la Viena Kongreso estis atribuita al Kantono Berno.[4] Okaze de la fondiĝo de Kantono Ĵuraso la loĝantaro de la komunumo La Heutte voĉdonis en la jaroj 1974 kaj 1976 dufoje favore al restado ĉe Kantono Berno.[5]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti