La Nekonata Konato

(Alidirektita el La nekonata konato)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Nekonata Konato [1] estas mistera rakonto, originale verkita de Douglas Phillips Boatman. Ĝi estas publikigita 124-paĝe en la jaro 1932 ĉe la eldonejo Heroldo de Esperanto el Kolonjo.

La Nekonata Konato
La Nekonata Konato
La Nekonata Konato
Aŭtoro Douglas Phillips Boatman
Eldonjaro 1932
Urbo Kolonjo
Eldoninto Heroldo de Esperanto
Paĝoj 124
vdr

Fote reproduktita dua eldono aperis en 1977 ĉe Eldonejo TK (Torben Kehlet) el Kopenhago.

Recenzoj redakti

 
 Ventfrape rapida, glata, agrabla rutina facila stilo. 
— 1933, Bibliografia Gazeto, paĝo 63
 
 Polica romano tre interesa kaj mistera. Flua stilo, tre bona lingvo. 
— 1933, Historio de Esperanto II, paĝo 801
 
 Kvankam ĝia fono kaj rakontmaniero efikas hodiaŭ iom eksmode, estas tamen fakto, ke la rakonto havas kvalitojn, kiuj tiras nin de unu paĝo al alia. Julieto, la edzino de Marko Monington mortas, kaj antaŭ la morto promesigas lin, ke li neniam amos alian virinon. Post kelkaj jaroj Marko tamen enamiĝas al junulino kaj fianĉiĝas al ŝi. Baldaŭ aperas en lia vivo iu Sinjoro Vincent, kun kiu li amikiĝas, sed kiun lia fianĉino tuj malŝategas kaj rifuzas akcepti. Pro tio ŝi nuligas la fianĉecon. Vincent influas ĉiam pli Markon, kaj la subsupozigo ĉiam ligas lin kun la mortinta Julieto. [...] Sed la solvo ne estas tiel facila, kaj demandosigno ankoraŭ pendas super la historio, kiam ĝi atingas sian kulminon. 
— 1981, William Auld, Vereco, Distro, Stilo

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti