Lajos Szeberényi [lajoŝ seberEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szeberényi Lajos estis hungara ĵurnalisto, instruisto, poeto, membro de Societo Kisfaludy (1867).

Lajos Szeberényi
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aŭgusto 1820 (1820-08-15)
en Maglód
Morto 4-an de junio 1875 (1875-06-04) (54-jaraĝa)
en Bratislavo
Religio luteranismo vd
Familio
Patro Gusztáv Szeberényi vd
Gefratoj Andor Szeberényi vd
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Strato pri Lajos Szeberényi en Fót

Lajos Szeberényi [1] naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1820 en Maglód, li mortis la 4-an de junio 1875 en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio).

Biografio redakti

Lajos Szeberényi devenis el slovaka familio. Li frekventis luteranan gimnazion inter 1830-1939 en Selmecbánya, kie li konatiĝis kun Sándor Petőfi. En Pozsony Szeberényi studis teologion, poste juron en Pápa. En 1846 li akiris juran diplomon en Pest (urbo), poste en la sama urbo li estis ĵurnalisto de slovaklingva gazeto. En 1848 li eldonis sian 2 poemarojn sub pseŭdonimo Jenőfi. Dum la Hungara revolucio de 1848 li kontribuis en gazeto de Lajos Kossuth. Post falo de la liberecbatalo li estis militkaptito, sed li rifuĝis. Li sub alia nomo instruis en Hódmezővásárhely, ekde 1851 en Békéscsaba, kie li edziĝis. Ekde 1856 li estis pastro en Makó, poste en diversaj lokoj. Li ankaŭ instruis kaj li estis eklezia notario.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Búvirágok (Pest, 1848) - poemaro
  • Forradalmi szikrák (Pest, 1848) - poemaro
  • Politikai szónoklattan (1849)
  • Tanítók és anyák könyve (Gyula, 1854)
  • Népszerű imakönyv ág. hitv. evang. keresztyének számára (Pest, 1861)
  • Egészségtani szabályok népiskolák számára (1864, dufoje eldonita) - premiita studo
  • Az egyház és a házasság (Pest, 1870)
  • Protestáns egyházi írók életrajzai (restis manuskripto)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti