Sessa TI

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Lanera)

Sessa estas komunumo de la Komunumaro Sessa kaj la Distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 671 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Sessa
Blazono de Sessa
Blazono de Sessa
Blazono de Sessa
Sessa
Sessa
Sessa
Kantono Tiĉino
Distrikto Lugano
Komunumaro Sessa
Koordinatoj  45° 59′ 56″ N 8° 49′ 1″ O / 45.99889 °N, 8.81694 °O / 45.99889; 8.81694 (mapo)Koordinatoj: 45° 59′ 56″ N 8° 49′ 1″ O / 45.99889 °N, 8.81694 °O / 45.99889; 8.81694 (mapo)
Nombro de loĝantoj 671
Areo 2,87 km²
Alteco 393 m super marnivelo
Poŝtkodo 6997
Komunumkodo 5222
Mapo de Sessa
Mapo de Sessa
Mapo de Sessa

Geografio redakti

Sessa situas en la tiĉina regiono Malcantone sur montodeklivo super la valo de la rivero Tresa, kiu konektas la Lagon de Lugano kun la Majora Lago. La komunumo konsistas el la vilaĝoj kaj setlejoj Sessa, Bonzaglio, Beredino, Lanera, La Costa, Suino, kaj Prati di Santa Maria.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,87 km², de kiuj 58,9% estas kovritaj de arbaro, 26,1% servas por agrikulturo kaj 13,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Sessa limas en nordo al Astano, en nordnordoriento al la eksklavo Bombinasco de la komunumo Curio, en nordoriento al Bedigliora, en sudoriento al Croglio, en sudo al Monteggio, kaj en okcidento al Dumenza (VA, Italio).

Trafiko redakti

Sessa situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Sessa pasas kurboriĉa konekta vojo de Monteggio al Bedigliora. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 estas Lugano-Sudo, kiu situas proksimume 20 kilometrojn nordoriente de la komunumo. Pere de buslinio de Ponte Tresa al Termine la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Sessa datiĝas el la jaro 1335 kiel Sexa. En la frua mezepoko en Sessa instaliĝis la langobarda nobela familio de Sessa, kies senjorujo apud la najbararo plu ekzistis ĝis la okupiĝo fare de la Svisa Ĵurkomunumo finde de la 15-a jarcento. La kapitanoj de Sessa estis vasaloj de la imperio, kaj ĉar Sessa estis rekte submetita al la Sankta Romia Imperio la episkopo de Como, kiu en la cetera regiono estis grava bienposedanto, ne havis havaĵojn en Sessa. Sub la regado de la Svisa Ĵurkomunumo la serĝenta kapitano oficis kiel juĝisto kaj vokto en la tribunalejo de Sessa. En la 19-a jarcento en Sessa estis ekspluatitaj torf- kaj orminejoj.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti