Lapšina
Lapšina, hungare Tündérlak estas ne memstara, malgranda vilaĝo en Kroatio, en distrikto Međimurje (provinco), en municipo de Sveti Martin na Muri.
Lapšina | |||
---|---|---|---|
| |||
settlement (en) ![]() ![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 40313 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 130 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 186 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 31′ N, 16° 20′ O (mapo)46.521226916.3276678Koordinatoj: 46° 31′ N, 16° 20′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 0,7 km² (70 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bazaj informoj
redaktiLa historia hungara loknomo estis preskaŭ la sama, ol la kroata. Fine de la 19-a jarcento pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis tute novan, fantazian, hungarecan loknomon.
Situo
redaktiLapšina situas laŭ dekstra bordo de Muro (rivero). Sveti Martin na Muri troviĝas je 2, Čakovec je 20 km-oj.
Historio
redaktiLa unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1448 en formo "Lapschin". En la 16-a jarcento fortikaĵo konstruiĝis, nun malaperinta. En 1910 vivis tie 205 homoj (kroatoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon Tündérlak apartenis al Hungara reĝlando, al Zala (reĝa departemento), al distrikto de Csáktornya, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon kaj post 10 tagoj transdonis ĝin al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Kroatio.