Lassie Venu Hejmen (filmo)

Lassie Venu Hejmen (angle: Lassie Come Home) estas usona Technicolor filmo de 1943 kun Rudy McDowell kaj Elizabeth Taylor en la gvidroloj. La filmo estis la dua filmo de Elizabeth Taylor, tiam 11-jaraĝa, kaj ŝia unua grava rolo en kino.

Lassie Venu Hejmen
filmo
Originala titolo Lassie Come Home
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 7 okt. 1943, 27 nov. 1944
Ĝenro porinfana filmo, filmo bazita sur romano, filma dramo
Kameraado Leonard Smith, Charles P. Boyle
Reĝisoro(j) Fred M. Wilcox
Produktisto(j) Samuel Marx
Scenaro Hugo Butler
Filmita en Kalifornio • Malibu
Loko de rakonto Skotlando
Muziko de Daniele Amfitheatrof
Rolantoj Roddy McDowall • Elsa Lanchester • Donald Crisp • Nigel Bruce • Edmund Gwenn • Elizabeth Taylor • May Whitty • J. Pat O'Malley • Alan Napier • Alec Craig • Pal • Arthur Shields • Ben Webster
Produktinta firmao Metro-Goldwyn-Mayer
Honorigoj National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

La scenaro baziĝas sur la samnoma romano de Eric Knight el 1940. Tio filmo estas la unua kaj plej sukcesa el la aliaj produktoj de Lassie en filmo kaj televido.

La ĉefprotagonisto estas maskla longhara skota ŝafhundo nomita Pal (1940 - 1958) kiu aperis kiel klasikaĵo en aliaj filmaj kaj televidaj produktoj.

La filmo estis nomumita al Oskaro por Pli bona Kinematografio - Koloro. La rolulo Lassie gajnis stelon en la Trotuaro de famo en Holivudo.

En 1993 la filmo estis elektita por konservado en la Nacia Filmarkivo de Usono en la Library of Congress "por esti de kultura, historia kaj estetika graveco".

Eric Knight estis mortigita en la jaro da la produkto de la filmo servante en Dua Mondmilito. Ĝiaj produktista stabo dediĉis la filmon al li kaj aldonis la dediĉon komence de la filmo:

Citaĵo
 La aŭtoro de "Lassi Come Home" estis homo de du landoj. Naskita en Anglio kaj postvivis la Unua Mondmiliton kiel brita soldato por morti en Dua Mondmilito. Mortigite en la devo portanta la uniformon de sia adoptita lando... Usono. Kun respekto kaj fiero ni dediĉas ĉi tiun filmon al la plej amata romano de la forpasinta majoro Eric Knight 

Intriga resumo redakti

Joe Carraclough (Roddy McDowall) loĝas kun siaj patro (Donald Crisp) kaj patrino (Elsa Lanchester) en vilaĝo en Jorkŝiro, Anglio. Li estas tre ligita al sia hundo Lassie kiu akompanas lin al lernejo ĉiun matenon kaj atendas lin tie je la kvara horo en la posttagmezo por akompani lin hejmen.

La patro estas senlabora kaj devas vendi la hundon al la Duko de Mardling (Nigel Bruce) por vivteni sian familion. Joe akompanas Lassie al la enfermejoj de la Duko kaj estas konsolita per la fakto ke la nepo de la Duko, Priscilla (Elizabeth Taylor) promesas al li zorgi la hundon. La hundprizorgisto de la Duko, Haynes (Pat O'Malley), traktas Lassie kun malĝentileco kiam ŝi fosas sub la tapiŝo kaj eskapas al la familio Carraclough. Haynes resendas ŝin sed ŝi denove forkuras al Joe kiu kaŝas kun ŝi en kaverno sed estas trovita fare de lia patro kaj la hundo estas resendita denove. Ĉi-foje ĝi estas translokigita al la biendomo de la Duko en Skotlando. Haynes nun katenligas ŝin sed laŭ la ordono de la Duko kaj Priscilla li liberigas ŝin kaj prenas ŝin por promeno dum kiu ŝi liberiĝas de li kaj Priscilla lasas ŝin eskapi tra la pordego ĉar ŝi scias kie la hundo planas iri.

Lassie evitas la pafojn de ĉasistoj kaj fortan gardhundon, vadas riverojn kaj lagojn, estas kaptita en forta pluvego kaj kolapsas proksime de la hejmo de maljuna paro, Dally kaj Daniel Paddy (Mae Whitty kaj Paul Webster, kiuj estis edziĝinta paro ankaŭ en la reala vivo). Ili zorgas ŝin kaj ŝi refortiĝas. Lassie ne estas trankvila precipe kiam la kvara posttagmeze alvenas kiam ŝi kutimis alveni en la lernejon de Joe.

Dally sentas tion kaj donas Lassie-permeson iri sian vojon. Lassie renkontas vojaĝantan vendiston nomitan Rolly (Edmund Gwen) kiu vojaĝas kun ĉevaltirita ĉaro kaj vendas ĉiaspecajn kruĉojn kaj dum la vendado li prezentas lian hundon Tots kaj montras ĉiajn ekzercojn kiujn ŝi konas. Lassie ankaŭ partoprenas tiun spektaklon. En la arbaro du rabistoj atakas lin. Li vundiĝas kaj Tots mortas sed Lassie kontraŭatakas kaj forigas ilin.

Deprimita Rolly lasas Lassie iri sian vojon kaj ŝi daŭrigas ŝian vagadon denove. En unu el la urboj, ŝi estas postkurita de municipaj inspektistoj. Ŝi eskapas al konstruaĵo, surgrimpas la ŝtuparon kaj finfine saltas de alto kaj vundiĝas sed sukcesas eskapi.

Lassie lamas sian vojon en la pluvego. En familia domo de Carraclough, Joe estas deprimita kaj tio ankaŭ influas liajn gepatrojn. La ekonomia situacio ankaŭ pli malboniĝas kaj ili atribuas ĝin al tio, ke Lassie ne estas kun ili. Finfine ili aŭdas la vokon de la hundo kaj vidas ŝin en malfacila stato, lama kaj maldika. Mallonga tempo poste la Duko kaj Priscilla alvenas kaj demandas pri Lassie. La patro diras ke li ne scias pri ŝi sed la Duko aŭdas ŝin plori en la apuda ĉambro. La patro provas konvinki al ili ke ĝi ne estas Lassie sed la Duko kaj Priscilla estas "konvinkitaj" ke li pravas ĉar ili scias en siaj koroj ke la koro de Lassie apartenas al Joe. La Duko ofertas la patron fariĝi sian hundprizorganton kaj li feliĉe akceptas.

Finfine, direkte al la kvara, Lassie piediras al la lernejo kaj atendas la mirigitan Joe, kiu bonvenigas ŝin entuziasme.

Iom da tempo poste Joe kaj Priscilla vidiĝas veturi per biciklo kun Lassie kaj ŝiaj hundidoj kurantaj post ili.

Rolantaro redakti

Aktoro Rolulo Noto
Elizabeth Taylor Priscilla Nepino de la Duko
Rudy McDowell Joe Carraclough
Donald Crisp Sam Carraclough la patro
Elsa Lanchester Sinjorino Carraclough la patrino
Edmond Gwen Rolly vojaĝanta kolportisto
Nigel Bruce La Duko de Merdling La avo de Priscilla
J. Pat O'Malley Haines La hundoprizorganto de la Duko
Mae Whitty Dali Padan
Ben Webster Daniel Faden La edzo de Dali

Eksteraj ligiloj redakti