Ferlens VD

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Le Planches (Ferlens))
- La mallongigo VD en Ferlens VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Ferlens.

Ferlens estas komunumo en la distrikto Lavaux-Oron en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 321 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Ferlens
Blazono de Ferlens
Blazono de Ferlens
Blazono de Ferlens
Ortschaft • former municipality of Switzerland
Kantono Vaŭdo
Distrikto Lavaux-Oron
Koordinatoj  46° 35′ 24″ N 6° 47′ 2″ O / 46.59000 °N, 6.78389 °O / 46.59000; 6.78389 (mapo)Koordinatoj: 46° 35′ 24″ N 6° 47′ 2″ O / 46.59000 °N, 6.78389 °O / 46.59000; 6.78389 (mapo)
Nombro de loĝantoj 321
Areo 2,17 km²
Alteco 747 m super marnivelo
Poŝtkodo 1076
Komunumkodo 5789
Mapo de Ferlens
Mapo de Ferlens
Mapo de Ferlens
vdr

Geografio redakti

La komunumo Ferlens situas sur la orienta flanko de la altebenaĵo de Jorat en la supra valo de Brojo en la Vaŭda Mezlando, proksimume 10 kilometrojn nordoriente de Laŭzano kaj kvar kilometrojn okcicente de Oron-la-Ville. La komunumo konsistas el la vilaĝo Ferlens kaj la setlejoj Champ Busigny, Champ Jaquet, Fontaine kaj Les Planches, kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,17 km², de kiuj 21,7% estas kovritaj de arbaro, 70,5% servas por agrikulturo kaj 7,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Ferlens limas en nordo al Carrouge, en nordnordoriento al Vulliens, en nordoriento al Ecublens (FR), en oriento al Auboranges (FR), en sudo al Servion, kaj en okcidento al Mézières.

Trafiko redakti

Ferlens situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas konekta vojo de Servion al Vulliens kaj alia vojo de Mézières al Oron-la-Ville. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas proksimume 8 kilometrojn sudoriente de la komunumo apud Chexbres. Pere de poŝtaŭtolinio de Mézières al Oron-la-Ville la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Ferlens datiĝas el la jaro 1147 jam kiel Ferlens. En Ferlens estis trovita nekropolo kun multaj skeletoj, kiuj verŝajne datiĝas el la 8-a jarcento. Dum mezepoko Ferlens apartenis al la Senjorujo Orlon, kaj estis parto de la komunumo Servion. Sub la berna regado ek de 1536 Ferlens unue apartenis al la Voktejo Moudon kaj poste ek de 1557 al la Voktejo Oron. Ferlens konstituiĝis kiel aparta politika komunumo en la jaron 1820 post disiĝo de Servion.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti