Romanel-sur-Lausanne

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Le Taulard)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Romanel

Romanel-sur-Lausanne estas komunumo en la distrikto Laŭzano en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 3268 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Romanel-sur-Lausanne
Blazono de Romanel-sur-Lausanne
Blazono de Romanel-sur-Lausanne
Blazono de Romanel-sur-Lausanne
Preĝejo de Romanel-sur-Lausanne
Preĝejo de Romanel-sur-Lausanne
Preĝejo de Romanel-sur-Lausanne
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Laŭzano
Koordinatoj  46° 33′ 47″ N 6° 36′ 22″ O / 46.56306 °N, 6.60611 °O / 46.56306; 6.60611 (mapo)Koordinatoj: 46° 33′ 47″ N 6° 36′ 22″ O / 46.56306 °N, 6.60611 °O / 46.56306; 6.60611 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3268
Areo 2,88 km²
Alteco 592 m super marnivelo
Poŝtkodo 1032
Komunumkodo 5592
Mapo de Romanel-sur-Lausanne
Mapo de Romanel-sur-Lausanne
Situa mapo de Romanel-sur-Lausanne
vdr

Geografio redakti

La komunumo Romanel-sur-Lausanne situas en la Vaŭda Mezlando sur altebenaĵo sudokcidente de la montoĉeno de Jorat proksimume 5 kilometrojn nordnordokcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano. La komunumo konsistas el la vilaĝo Romanel, pluraj novaj loĝ- kaj industrikvartaloj kaj la vilaĝetoj Le Taulard kaj Les Terraux.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,88 km², de kiuj 1,7% estas kovritaj de arbaro, 60,6% servas por agrikulturo kaj 37,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Romanel-sur-Lausanne limas en nordo al la eksklavo Bel-Air de la komunumo Laŭzano, en oriento al Le Mont-sur-Lausanne, en sudsudoriento al Laŭzano, en sudsudokcidento al Prilly, kaj en okcidento al Jouxtens-Mézery.

Trafiko redakti

Tra Romanel-sur-Lausanne pasas la kantona ĉefvojo n-ro 5 de Laŭzano al Yverdon-les-Bains. La plej proksimaj alveturejoj al la svisa aŭtovojo A9, kiu pasas en sudo tra la komunuma teritorio, estas Laŭzano-Becherette, kiu situas en distanco de 1 km oriente de la komunumo sur la teritorio de Le Mont-sur-Lausanne. Pere de la mallarĝspura trama fervojlinio Laŭzano-Echallens-Bercher kaj diversaj lokaj buslinioj de Laŭzano la komunumo estas bone konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Romanel-sur-Lausanne datiĝas el la jaro 1184 kiel Romanes. Sur la komunuma teritorio estis trovitaj brakringvoj el la romia epoko kaj tomboj el la frua mezepoko. Dum mezepoko Romanel apartenis al la katedrala kapitolo de Laŭzano. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Romanel apartenis al la Voktejo Laŭzano, poste al la Distrikto Laŭzano. Post la konstruo de la trajnlinio Laŭzano-Echallens-Bercher la iama kamparvilaĝo transformiĝis al industria antaŭurbo kaj loĝloko de Laŭzano.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti