Leevi Antti Madetoja

(Alidirektita el Leevi Antti MADETOJA)

Leevi Antti MADETOJA (naskiĝis la 17-an de februaro, 1887 mortis la 6-an de oktobro, 1947) estis finna komponisto de klasika muziko. Li estas konsiderata unu el la plej gravaj finnaj komponistoj post Jean Sibelius.

Leevi Antti Madetoja
Persona informo
Naskonomo Leevi Antti Madetoja
Naskiĝo 17-an de februaro 1887 (1887-02-17)
en Oulu
Morto 6-an de oktobro 1947 (1947-10-06) (60-jaraĝa)
en Helsinko
Tombo Tombejo Hietaniemi
Lingvoj finna
Loĝloko Lallukka Artists’ Home
Ŝtataneco Finnlando
Alma mater Universitato de Helsinko • Oulun Lyseon Lukio
Familio
Edz(in)o L. Onerva
Infanoj 0
Okupo
Okupo dirigentokomponisto • koreografo • muzikologo • muzikkritikisto • libretisto
vdr

Lia vivo redakti

Li naskiĝis en Oulu kaj estis la tria infano de Anders Antinpoika Madetoja kaj ties edzino Anna Elisabeth. Lia patro aŭdis pri la naskiĝo de sia filo en Usono, kien li iris por "gajni la vivon". Leevi fakte neniam vidis sian patron, mortintan en printempo 1888 ĉe la rivero Mississippi, dum li planis la translokiĝon de sia familio al Usono.

Lin instruis Jean Sibelius kaj Armas Järnefeldt en Helsinki inter 1908 - 1910, poste li studis kun Vincent d'Indy en Parizo kaj Robert Fuchs en Vieno.

En 1913 li edziĝis al Hilja Onerva Lehtinen, la konata finna poetino, sed la rilato ne estis sukcesa; li eĉ proponis geedziĝon kun studento sia, Taru Pellinen, en 1927.

Inter 1912 kaj 1914 li estis vicdirigento ĉe la Filharmonia Societo en Helsinko, kaj inter 1914 kaj 1916 li dirigentis en Viipuri. Post la jaro 1916 li instruis, unue ĉe la Muzika Instituto, Helsinki, kaj post 1926 ĝis sia morto, ĉe la Universitato de Helsinki.

Ĉefaj verkoj redakti

Simfonioj redakti

  • Simfonio No.1 Op.29 (1916)
  • Simfonio No.2 Op.35 (1918)
  • Simfonio No.3 Op.55 (1926)

Baledo redakti

  • Okon Fuoko Op.58 (1930)

Operoj redakti

  • Pohjolaisia Op.52 - Opero (1924)
  • Juha (1935)

Orkestraj verkoj redakti

  • Huvinäytelmäalkusoitto (Komedia Uverturo) Op.53 (1923)
  • Kullervo - Simfonia Poemo Op.15 (1913)