Leono ĈugajevoLev Aleksandroviĉ Ĉugajev (ruse Лев Александрович Чугаев) estis rusa kemiisto kaj sciencisto kiu prilaboris sennombrajn metodologiojn en siaj esploroj ene de la organika kaj neorganika kemio. Li faris multajn studojn en la kampo de la terpenoj kaj kamforoj; li malkovris kaj disvolvis por pirolizo de la ksantatoj en la senhidratigo de alkoholoj.

Лев Чугаев
(1873-1922)
(1910) Rusa kemiisto kaj sukcesinto de Dmitrij Mendelejev en la Universitato de Sankt-Peterburgo. Li famiĝas pro la nomo de kelkaj reakcioj en organika kemio, pro la reakcianto kiu portas lian nomon (dumetila glioksimo) kaj ĉefe en la esploroj pri la platenaj kompleksaj grupoj.
(1910) Rusa kemiisto kaj sukcesinto de Dmitrij Mendelejev en la Universitato de Sankt-Peterburgo. Li famiĝas pro la nomo de kelkaj reakcioj en organika kemio, pro la reakcianto kiu portas lian nomon (dumetila glioksimo) kaj ĉefe en la esploroj pri la platenaj kompleksaj grupoj.
Persona informo
Naskiĝo 16-a de oktobro 1873
en Moskvo, Rusa Imperio
Morto 26-a de septembro 1922
en Grjazovec, Rusio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tifoida febro vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Alma mater Moskva Ŝtata Universitato
Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato
Familio
Gefratoj Nikolai Ipatiev vd
Profesio
Okupo kemiisto • biokemiisto • universitata instruisto vd
Laborkampo kemiobiokemio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En sia disertacio "Esploroj en la kampo de la kompleksaj kombinaĵoj" li malkovris la dumetilan glioksimon kiel tre specifan reakciaĵo por la gravimetria determinado de la nikelo. Post diplomiĝi, Ĉugajev estis indikita kiel Direktoro de la Bakteriologia Instituto de Moskvo.

Inter 1904 kaj 1908 li estis profesoro en la Imperia Teknika Altlernejo (kiu pli malfrue iĝis la Moskva Alta Teknika Lernejo), kaj el 1908 ĝis sia morto li duoble aktivis kiel profesoro en la "Teknologia Instituto de Sankt-Peterburgo" kaj en la "Universitato de Sankt-Peterburgo".[1] Ĉugajevo faris grandegan kontribuon sur la disvolvo de la kunordiga kemio. Li malkovris la naturon pri la efiko de la ringa formado en la interna sfero de la kunordigaj kombinaĵoj rilate al ilia stabileco kaj la fenomeno pri la granda stabileco de la kvin- aŭ ses-membraj ringoj.[2]

Biografio redakti

Ĉugajevo naskiĝis en Moskvo kaj lia patro estis la prifizika profesoro Aleksandro Formiĉ Ĉugajev kaj lia edzino Anna Dmitrievna Glyky. Li estis duonfrato de alia eminenta kemiisto Vladimiro Ipatiefo (1867-1952). Ĉugajevo studis en la 4-a Gimnazio de Moskvo. Post diplomiĝo en la "Universitato de Moskvo" (1895) li respondecis por la kemia departemento de la Bakteriologia Instituto en Moskvo. Inter 1904-1908 li estis profesoro de la Teknika Imperia Lernejo de Moskvo.

Inter 1909-1922 li aktivis en la "Instituto pri Teknologio de Sankt-Peterburgo", kaj en la "Universitato de Sankt-Peterburgo" (1908-1922). Li estis fondinto kaj direktoro (ekde 1918) de la "Instituto por la Esploroj de la Plateno kaj Aliaj Noblaj Metaloj (tiu instituto, en 1934, iĝis parto de la Instituto pri Ĝenerala kaj Neorganika Kemio). En 1922 li mortis pro tifoida febro. Lia antaŭtempa morto oni povas atribui rekte al la plorindaj kondiĉoj de la Rusio post-revolucia.

Kiam vivo en Petrogrado iĝis preskaŭ neebla, li translokiĝis, kune kun sia edzino kaj siaj du gefiloj al Vologda, urbo je 150 km norde de Moskvo. Dum unu el liaj vizitoj al lia familio li kontakto-infektiĝis per tifo, al kiu li pereis en la 26-a de septembro, 1922. Lia morto estis serioza perdo por la ĝenerala kemio kaj granda malfeliĉo por la rusa kemio aparte.[3]

Aktivecoj redakti

Liaj unuaj laboroj estas dediĉitaj al bakteriologio kaj biokemio: li malkovris reakcion senteblan al Escherichia coli, kiu ĝin distingas disde la tifoidaj bakterioj. En la kampo de la organika kemio, Ĉugajevo esploris la serion de la terpenoj inklude de la kamforo. Li disvolvis ksantogenan metodon por la sintezo de nesaturitaj hidrokarbonidoj (konata kiel Reakcio de Ĉugajevo).

Li ankaŭ disvolvis metodon por determinigo de moveblaj hidrogenatomoj en organikaj komponaĵoj, la tiam nomata Metodo Ĉugajevo-Cerevitinov.[4] Li ankaŭ faris grandan kontribuon por la kemio de la kompleksaj komponaĵoj: li malkovris ke la plej stabilaj kunmetaĵoj enhavas 5 aŭ 6 membrojn en ilia interna strukturo (konata kiel Regulo pri la Ciklo de Ĉugajevo).

En 1915, li studis la unuan karbenan (aŭ metilenan) kompleksan organometalaĵon, kies korekta strukturo estis malkovrita nur en la jardeko 70a de la 20-jarcento. En 1918, li malkovris reakcion senteblan al osmio kun tioureo, tiu sama "dumetila glioksimo" uzata en la identigo de la nikelo, en 1905. En 1927, li estis omaĝita per la Lenina Premio.

Literaturo redakti

Referencoj redakti