Tramelan

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Les Gerines)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Tramelan (stacidomo).

Tramelan estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Courtelary kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 4 269 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Tramelan
Blazono de Tramelan
Blazono de Tramelan
Blazono de Tramelan
Vilaĝocentro de Tramelan
Vilaĝocentro de Tramelan
Vilaĝocentro de Tramelan
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berna Ĵuraso
Malnova distrikto ĝis 2009 Courtelary
Geografia situo CH1903: 573978 / 119186 (mapo)46.2236111111117.1013888888889Koordinatoj: 46° 13′ N, 7° 6′ O; CH1903: 573978 / 119186 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4269
Areo 24,88 km²
Alteco 900 m super marnivelo
Poŝtkodo 2720
Komunumkodo 0446
Mapo de Tramelan
Mapo de Tramelan
Mapo de Tramelan
vdr

Geografio redakti

Tramelan situas ĉe la suda flanko de la Liberaj Montoj proksimume 15 kilometrojn sudokcidente de Bielo sur alteco de 900 m s.m. Tra la komunumo fluas la rivereto Trame, alfluanto de Birs. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo Tramelan, kiu urbecan aspekton, la vilaĝetoj Les Reussilles (sur alteco de 1011 m s.m.), Les Gerines (sur alteco de 1038 m m s.m.) kaj Le Cernil (sur alteco de 1005 m m s.m.).

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Tramelan limas en nordo al Montfaucon (JU), en nordoriento al Les Genevez (JU), en orientnordoriento al Saicourt, en oriento al Tavannes, en sudoriento al Corgémont, en sudokcidento al Mont-Tramelan, en okcidento al La Chaux-des-Breuleux (JU), en nordokcidento al Saignelégier (JU), kaj en nordnordokcidento al Le Bémont (JU).

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la trajnlinio de la Ĵurasaj Fervojoj de Tavannes al Le Noirmont. Krome ekzistas bus- poŝtaŭtolinioj al Glovelier, Saignelégier kaj Saint-Imier.

La komunumo situas ĉe la kantona ĉefvojo 248 de Tavannes al Saignelégier. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A16 troviĝas proksimume 3 kilometrojn oriente en Tavannes.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Tramelan datiĝas de la 25-a de februaro 1178 kiel Trameleins.[1]

Tramelan dum mezepoko apartenis al la kapitolo Saint-Imier, sed dum al epoko de la reformacio ĝi transiris al la princepiskopejo Bazelo. De 1797 ĝis 1800 Tramelan apartenis la la franca departemento Mont-Terrible kaj de 1800 ĝis 1815 al Haut-Rhin. En la jaro 1815 Tramelan estis atribuita de la Viena Kongreso al la svisa Kantono Berno, kaj fariĝis parto de la distrikto Courtelary.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti