Leskovec (Kroatio)
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Leskovec, Leskovec (Březová) kaj Leskovec (Vraca). |
Leskovec, hungare Kismagyaród [kiŝmadjarOd] estas ne memstara, malgranda vilaĝo en Kroatio, en distrikto Međimurje (provinco), en municipo de Štrigova.
Leskovec | |||
---|---|---|---|
settlement (en) vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 40313 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 83 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 69 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 29′ N, 16° 17′ O (mapo)46.487516.275Koordinatoj: 46° 29′ N, 16° 17′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 1,2 km² ( 120 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Bazaj informoj
redaktiLa historiaj hungaraj loknomoj estis preskaŭ la samaj: Lészkócz kaj Leszkovecz. Fine de la 19-a jarcento pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis hungaran nomon.
Situo
redaktiLeskovec situas inter deklivoj. Štrigova troviĝas je 2, Čakovec je 17 km-oj.
La unua mencio okazis en 1448 en latina formo "Poss Leskocz in dominio Strydo". Kampoj de la vilaĝo longe apartenis al estroj de Csáktornya. En 1910 vivis tie 133 homoj (plejparte kroatoj). Ĝis Traktato de Trianon Kismagyaród apartenis al Hungara reĝlando, al Zala (reĝa departemento), al distrikto de Csáktornya, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon kaj post 10 tagoj transdonis ĝin al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, poste de Jugoslavio kaj ekde 1991 de Kroatio.