Liljana Ivanova Petrova (bulgare Лиляна Иванова Петрова, naskiĝinta la 24-an de aprilo 1939 en Kubrato, Bulgarujo), pli konata nur kiel Lili Ivanova, estas bulgara kantistino.

Lili Ivanova
Naskonomo Liljana Ivanova Petrova
Alie nomata Lili Ivanova
Naskiĝo 24-an de aprilo 1939 (1939-04-24) (85-jaraĝa)
en Kubrat
Ĝenroj Pop-muziko
Profesio kantistino
Aktivaj jaroj 1961 – nuntempo
Eldoninto Balkanton, Payner, Stefkos Music, LI1
Retejo www.lili.bg
Persona informo
Naskonomo Лиляна Иванова Петрова
Aliaj nomoj Лили Иванова • Lili Ivanova
Ŝtataneco Bulgario
Okupo
Okupo kantistooficiromuzikisto • diskografa artisto
TTT
Retejo http://www.lili.bg/
vdr

Ekde la jaro 1961 ŝi disvolvas senĉesan interpretistan kaj koncertan aktivecon, sonregistras kantojn kaj albumojn, partoprenas en televidprogramoj kaj filmas muzikfilmetojn. En signo de estimo pri sia kontribuo al la bulgara popmuziko ŝi ofte estas nomita „la unua de la bulgara popmuziko“.[1][2][3]

Biografio redakti

Infanaĝo kaj lernejaj jaroj redakti

Liljana Petrova Ivanova naskiĝis la 24-an aprilon 1939 en la urbo Kubrato, provinco Razgrad. Ŝi portas la nomon de sia mortinta pli aĝa fratino Liljana. Ŝiaj gepatroj estis Ivan Petrov Damjanov kaj Marija Petrova Damjanova. La patro estis polica oficisto en la urbodomo en la periodo antaŭ la ŝtatpuĉo de la 9-a de septembro 1944, kio poste iĝis kaŭzo, por ke li estu arestita dum pli ol 3 monatoj. Dum la Dua mondmilito li komencis sin okupi pri ludonado de aŭtoj kaj poste iĝis ŝoforo. La patrino estis origine de la vilaĝo Tetovo, nemalproksime de Kubrato. Kutime ŝi ne laboris, sed dum periodoj de financa malfacilo ŝi laboris kiel kelnerino. La familio havis kvar infanojn, ĉiuj el kiuj estis knabinoj. Du el ili mortis pro skarlatino.

La parencaro de Lili Ivanova patroflanke nomiĝas Ĉokoite. Ŝiaj prageavoj estis riĉaj bulgaroj, kiuj sin okupis pri bredado kaj komerco de ĉevaloj. Komence ili loĝis en la regiono de Norda Dobruĝo, nun situanta en Rumanujo. Poste ili transloĝiĝis al la vilaĝo Nisovo en la provinco Ruse. Ŝiaj geavoj nomiĝis Petar kaj Marija. Post sia geedziĝo ili ekloĝis en Kubrato. Tie oni nomis ilin „la nisovuloj“ – tiel poste oni nomis ankaŭ la gepatrojn de Lili kaj ŝin. Ili havis 12 infanojn kaj estis estroj de drinkejo, en kiu la juna estonta kantistino iutempe kantis kantojn al la klientoj. En ilia domo loĝis pli malfrue ankaŭ ŝia familio. Ŝiaj patrinaj geavoj nomiĝis Petar kaj Marina.

La familio de Lili Ivanova amis la muzikon. Ŝiaj patrinaj avo kaj onklo ludis violonon. Ŝia patrino amis kanti famajn dum sia tempo kantojn, kvankam nur hejme, kaj ŝia patro – rusajn kantojn.

Kiam Lili estis 7 aŭ 8-jaraĝa, ŝiaj gepatroj kaj ankoraŭ kelkaj parencoj ŝparis monon por aĉeti akordionon al ŝi. Ĉar tamen ne estis persono, kiu instruu ŝin, Lili provis lerni ludi mem. Kiel 4 aŭ 5-klasanino ŝi manifestis intereson por lerni ludi pianon. La nura pianisto en Kubrato tiam estis la kamarado Ĉernev, kiu estis tre maljuna. Lili komencis preni lecionojn de li, sed sukcesis ĉeesti nur ĉe du, ĉar lia instruisto mortis. Iom pli malfrue ŝi komencis kanti en la lerneja ĥoro, en kiu kantis ĉiuj infanoj. Malgraŭ sia bela voĉo ŝi konsideris tion nur kiel parto de la edukado kaj ne pensis okupi sin pri muziko. Dume ekde la unua klaso ŝi trejnis ritman gimnastikon kaj eĉ gajnis oran medalon ĉe la Republika turniro en Ruse en la jaro 1952. La fremda muziko, kiun ŝi havis eblon aŭskulti, estis ĉefe rusa kaj itala.

En la jaro 1956 Lili Ivanova komencis studi en la Medicina faklernejo por flegistinoj kaj akuŝistinoj en Varna por iĝi flegistino. Ŝi ne loĝis en studentejo, sed en luloĝejo, kiu troviĝis sur la strato „Ŝipka“ kaj staris kontraŭ la tiama kinejo „Republika“. En tiu kinejo donis koncertojn la populara kantistino Irina Ĉmiĥova, je kies muziko la juna lernantino enamiĝis. La estonta kantistino tamen ne povis aĉeti bileton por iri al ŝiaj koncertoj kaj vidis Irinan jaron pli malfrue en Kubrato. La unuaj informoj pri antaŭpublikaj aperoj de Lili estas de 1956 aŭ 1957, kiam ŝi kantis popularajn kantojn ĉe la organizitaj „enaj festivaloj“ de la faklernejo, kion atestas Ĵeni Stoilova, ŝia instruistino. Sub la gvidado de la muzikinstruisto Ĥristo Ivanĝikov ŝi partoprenis per kantado kaj akordionludado ĉe malgrandaj neprofesiaj agitgrupoj, kiuj interpretis rusajn kantojn al maristoj, en aliaj lernejoj kaj ĉe pliaj festoj, kaj tiel ŝi akiris la famecon de loka kantistino.[4]

Post kiam ŝi abiturientiĝis, ŝi estis postenigita labori en la psikmalsanulejo en la urbo Bjala, sed danke al la propeto de sia patro ĉirkaŭ 1959 la juna flegistino komencis labori en la malsanulejo en Kubrato. Tiam en la urbo estis kulturdoma ĥoro, en kiu ŝi kantis, kaj ŝiaj kolegoj same sciis, ke ŝi amis sin okupi pri muziko. Laŭ la memoroj de ŝia estro, doktoro Ivan Kirĉev, ŝi skribis al si tekstoj de bulgaraj, serbaj, germanaj, italaj kaj hispanaj kantoj, kaj eĉ kantis al maljunaj pacientoj.

Direktiĝo al profesia kantado redakti

Lili Ivanova asertas, ke vico da etaj signoj instigis ŝin direktiĝi al la serioza kantado. La unua estis hazarde aŭdita konversacio inter ŝia estonta edzo kaj lia kolego, ke ŝi havas talenton kaj povus akiri famecon kaj monon per muziko. La dua signo estis kuraĝiga manaŭguro, farita al ŝi de maljuna ciganino. La tria signo estis la forta impreso, kiun faris al ŝi la hispanlingva kanto Camino de Irina Ĉmiĥova dum koncerto en la kulturdomo de Kubrato. En sia aŭtobiografio Истината („La vero“) ŝi skribis, ke aŭdinte la kanton, ŝi iris peti, ke oni donu al ŝi la tekston de la kanto. Ŝi estis allasita iri nur al la pianisto de Ĉmiĥova, Evgenij Komarov, kiu rifuzis doni ĝin al ŝi. La sekvintan tagon en la malsanulejo, en kiu ŝi laboris, ŝia kolego, doktoro Neŝev, diris al ŝi, ke li surbendigis per magnetofono la tutan koncerton. La fratino de lia edzino sciis la italan kaj helpis transskribi la tekston, kiun ŝi sendis al Lili kelkajn tagojn poste. Tiun ĉi kanton la kantisto konsideras kiel la plej granda en sia repertuaro.[5] En intervjuo de 2009 kun la du kantistinoj Ĉmiĥova diris, ke Lili petis ŝin mem pri la kanto kaj ke Ĉmiĥova promesis sendi ĝin, sed ŝi forgesis fari tion.[6]

La kantistino lernis, ke por povi sin okupi pri muziko profesie ŝi bezonas dokumenton, kiu atestu kantajn scipovojn. Pro tio dum ĉirkaŭ du semajnoj ŝi komencis kanti kun cigana orkestro, kiu ludis en restoracio en Kubrato. Post provprezento en Ruse oni klasifikis ŝin kiel kantistinon de tria kategorio. Dum tiu tempo al ŝi klariĝis, ke ŝi havas voĉon, taŭgan por scenejo, kio donis al ŝi certecon serĉi profesian disvolvon en la ĉefurbo Sofio. Ŝiaj gepatroj estis kontraŭ tio pro la malbona ĝenerala opinio pri la artistoj, sed ŝi decidis defendi sian celon.[7]

 
Ivanova en 2012

En 1960, dum ŝi ankoraŭ laboris kiel flegistino, Lili Ivanova veturis dufoje al Sofio por informiĝi kiajn eblojn ŝi havas por komenci karieron. Por la dua vizito ŝi prenis du feriojn kaj iris al la estraro „Estrada“, sed ne sciis, ke tiu estraro respondecis nur pri postenoj en restoracioj. Oni proponis al ŝi kanti en la restoracio „La bluaj ŝtonoj“ en Sliven, sed ŝi rifuzis. Oni ne kontaktis ŝin plu kaj pro manko de alia propono ŝi revenis al Kubrato. Poste grupo da veturantaj muzikistoj aŭdis pri ŝia talento kaj proponis al ŝi aniĝi al la grupo. Ili donis senpagajn koncertojn en kulturdomoj kaj teatroj antaŭ laboristoj. Ŝia posteno estis ŝtata kun honorario po 5 aŭ 8 levoj por koncerto. La kantistino tamen ne estis kontenta pri la nivelo kaj forlasis la grupon kaj la postenon en la malsanulejo.

En tiu periodo ŝi konatiĝis kaj edziniĝis al sia unua edzo, Georgi Pavlov, kiu tiam estis postenigita en la vilaĝo Zaveto, nemalproksime de Kubrato. Ĉe ilia geedziĝo ĉeestis apenaŭ kvar homoj. Pro tio, ke lia postentempo en Zaveto pasis, ilia kunvivado komencis en la domo de liaj gepatroj en Pernik. Ilia geedziĝo tamen ne daŭriĝis longe pro la bopatrino de Lili, kiu ne aprobis ŝian kantistan karieron. Loĝante en Pernik, Lili havis eblon veturi pli ofte al Sofio por esplori la eblojn pri plua kariero. Pro la problemoj en la geedziĝo ŝi decidis ne reveni plu en Pernik kaj pli malfrue (ĉirkaŭ 1964) ŝi petis divorcon.

Diskaro redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Diskaro de Lili Ivanova.

En sia kariero Lili Ivanova sonregistris kaj eldonis pli ol 35 albumojn, kelkaj el kiuj estas duoblaj. Iuj de ŝiaj gramofondiskoj estis eldonitaj ankaŭ en Rusujo, Germanujo, Rumanujo, Hispanujo kaj aliaj landoj. Ŝi estas bone konata en Rusujo.

Stilo redakti

Ĉefa temo en ŝia repertuaro estas amo. Fama estas ŝia kunlaboro kun signaj bulgaraj poetoj kaj verkistoj de kanttekstoj, inter kiuj ĉefan rolon havas la poetoj Damjan Damjanov kaj Pavel Matev (la kantoj, bazitaj sur poeziaĵoj de ambaŭ, estas po ĉirkaŭ 30-40), Nadeĵda Zaĥarieva (la edzino de Damjan Damjanov), Dimitar Cenov, Ilja Velĉev kaj aliaj. Kelkaj kantoj estas bazitaj sur poeziaĵoj ankaŭ de klasikaj poetoj kiel Ivan Vazov, Ĥristo Botev kaj Pejo Javorov.

Inter la multaj muzikistoj, skribintaj kantojn por ŝi, pli signaj estas Tonĉo Rusev, Aleksandar Josifov, Aleksandar Petrov, Mitko Ŝterev, Najden Andreev, Javor Kirin kaj aliaj.

Gravan rolon en ŝia kariero havis ankaŭ la kantaŭtoro Asen Gargov, kun kiu Lili sonregistris du kunajn albumojn en la jaroj 1978 kaj 1983. Flanke de la du albumoj kaj la multaj duetoj li verkis nemalmultan nombron da kantoj por ŝi.

Fontoj redakti

  1. Лили Иванова празнува 80-годишен юбилей (ВИДЕО+СНИМКИ) (bulgare) (24-a de aprilo 2019). Alirita la 22-an de februaro 2020.
  2. Лили Иванова стана полковник (bulgare) (6-a de julio 2009). Alirita la 22-an de februaro 2020.
  3. Юбилей чества примата на естрадата Лили Иванова (bulgare) (24-a de aprilo 2019). Alirita la 22-an de februaro 2020.
  4. Алея на славата в Кубрат започва с учителя на Лили Иванова (bulgare) (24-a de majo 2011). Alirita la 22-an de februaro 2020.
  5. (bg) Lili Ivanova, Истината, Ciela,‎ (ISBN 9789542804734), p. 42
  6. Ирина Чмихова и Лили Иванова при Карбовски (2009 г.) (bulgare) (aprilo 2009). Alirita 2020-02-22.
  7. (bg) Lili Ivanova, Истината, Ciela,‎ (ISBN 9789542804734), p. 7 – 44

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Лили Иванова en la bulgara Vikipedio.