La Linio de Sceaux (france Ligne de Sceaux) estis fervoja linio en Francio iranta de Parizo al iuj el ĝiaj sudaj antaŭurboj, inkluzive de Sceaux de kiu ĝi prenis sian nomon. Ĝi nun formas parton de linio B de RER (parto ekspluatata de RATP), kvankam la nomo ankoraŭ estas uzata neformale.

Linio de Sceaux

Skemo de Linio de Sceaux

Skemo de Linio de Sceaux
Superrigardo
Numero de linio
Trafikado
Trafikanto RATP
Historio
Malfermo 1846
Teknikaj trajtoj
Longo 29,4 + 3,4 km
Ŝpuro 1 7501 435 mm
Fervoja elektra sistemo 1 500 V Kk
vdr
"Z 23000" en Port-Royal sur Linio de Sceaux (1966)

La linio origine malfermiĝis en 1846, konstruita sub la superrigardo de ĉef-inĝeniero Jean-Claude-Républicain Arnoux. Ĝi iris de pariza finstacio Denfert-Rochereau tra Bourg-la-Reine - kie branĉo al Robinson tra Sceaux (fakte la originala ĉefa linio de 1846) eliras - Massy - Palaiseau (nuntempa interkonekto kun TGV), kaj Saint-Rémy-lès-Chevreuse al Limours. La planoj por plilongigi ĝin al Chartres neniam plenumiĝis, ĉar konkurencantaj linioj faris la projekton superflua.

Ĝi estis origine konstruita per ŝpuro de 1 750 mm kaj tre streĉaj kurboj en la areo ĉirkaŭ Sceaux: Arnoux konceptis novan artikan sistemon kiu ebligis al radoj de trajnoj turniĝi, nome "Sistemo Arnoux" (france système ferroviaire dit Arnoux), kaj la linio estis destinita provi liajn prototipojn. Mallongan tempon post la malfermo, la boĝio estis inventita en Usono, farante la sistemon de Arnoux nenecese komplika. La sekcio de trakoj de Bourg-La-Reine ĝis Sceaux estis rekonstruita al la nuna finstacio de Robinson.

Dum plejparto de ĝia historio, la linio funkciis en plena izoliĝo de aliaj fervojoj. Plej notinde, la linio estis plilongigita de ĝia originala finstacio Denfert-Rochereau pluen en Parizon ĝis finstacio Luxembourg konstruita subtere inter 1889 kaj 1895. Eble pro ĉi tiu profunda penetrado en la urbocentron, la linio estis akirita fare de Chemin de Fer Métropolitain de Paris (CMP) en 1937.

La CMP tuj entreprenis modernigon de sia nova posedaĵo, elektrigante ĝin per supertraka kontakta lineo al Saint-Rémy-lès-Chevreuse en 1938. La cetera sekcio al Limours, kie trafiko estis minimuma, neniam estis elektrigita kaj estis fermita al pasaĝeroj la 15-an de majo 1939. De ĉi tiu tempo ĝi ĝenerale estis konsiderata kiel metrolinio, kvankam ĝi funkciis per malsama utila larĝo kaj per malsama veturanta materialo. Mapoj de la metro-reto indikas ĝin per 'S' kune kun la numeritaj linioj.

La linio funkciis kiel aparta divizio de CMP kaj de ĝia posteulo RATP, per dediĉita veturanta materialo (aliaj linioj de CMP uzis trian kontaktrelon) ĝis 1977, kiam ĝi estis enkorpigita en la RER kiel suda parto de ĝia nova linio B.


"MI 79" en Port-Royal sur nuna linio RER B (2006)
 
Metro-reto en 1939 kun Linio de Sceaux (S)

Listo de stacidomoj

redakti
          Stacidomo PK Komunumoj Interkonektoj  
  o   Luxembourg 1,4 Parizo 5-a/6-a
  o   Port-Royal 0,7 Parizo 5-a/6-a
  o   Denfert-Rochereau 0,0 Parizo 14-a M04   Denfert-RochereauM06 
  o   Cité Universitaire 1,5 Parizo 14-a
  o   Gentilly 2,1 Gentilly
  o   Laplace 3,2 Arcueil
  o   Arcueil - Cachan 4,1 Cachan
  o   Bagneux (Pont-Royal) 5,2 Cachan
    o     Bourg-la-Reine 6,8 Bourg-la-Reine
  o       Sceaux 8,0 Sceaux
  o       Fontenay-aux-Roses 8,8 Fontenay-aux-Roses
  o       Robinson 10,2 Sceaux
  o   Parc de Sceaux ? Antony
  o   La Croix de Berny 8,0 Antony
  o   Antony 8,8 Antony
  o   Fontaine Michalon ? Antony
  o   Les Baconnets ? Antony
  o   Massy - Verrières 12,0 Massy
  o   Massy - Palaiseau 13,5 Massy Versailles     Juvisy
  o   Palaiseau 14,8 Palaiseau
  o   Palaiseau - Villebon 16,1 Palaiseau
  o   Lozère 18,1 Palaiseau
  o   Le Guichet 19,5 Orsay
  o   Orsay-Ville 20,7 Orsay
  o   Bures-sur-Yvette 22,0 Bures-sur-Yvette
  o   La Hacquinière ? Bures-sur-Yvette
  o   Gif-sur-Yvette 24,2 Gif-sur-Yvette
  o   Courcelle-sur-Yvette 27,1 Gif-sur-Yvette
  o   Saint-Rémy-lès-Chevreuse 29,3 Saint-Rémy-lès-Chevreuse

Klarigo:      RATP /      SNCF


Bibliografio

redakti
  • Gaillard, M. (1991). Du Madeleine-Bastille à Météor: Histoire des transports Parisiens, Amiens: Martelle. (ISBN 2-87890-013-8). (france)

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ligne de Sceaux en la angla Vikipedio.