Listo de Zamenhof/Esperanto-objektoj

Listartikolo en Vikipedio
(Alidirektita el Listo de ZEO-j)

Jen listoj de Zamenhof/Esperanto-objektoj (ZEO-oj), tio estas, stratoj, placoj, monumentoj, tabuloj kaj aliaj honore al ZamenhofEsperanto.

Historio de la listo redakti

En 1934, laŭ la artikolo Stratoj kaj monumentoj de la Enciklopedio de Esperanto, ekzistis pli-malpli 54 urboj, kie Esperanto aŭ Zamenhof estis speciale honorata; tio atestas pri la sukcesoj de Esperanto tiutempa en diversaj regionoj.

En 1997 Hugo Röllinger publikigis la libron "Monumente pri Esperanto - ilustrita dokumentaro pri 1044 Zamenhof/Esperanto-objektoj en 54 landoj", rezulto de lia longa serĉado.

Post tiam, Raymond Bore kaj Robert Kaminski daŭrigis lian laboron kaj aldonis novajn kreitajn aŭ trovitajn ZEO-ojn al la listo, kaj publikis la rezultojn sur retpago. Dum aprilo 2001 ilia nombro en lia registro estis kreskinta al 1260 en 58 landoj en 5 kontinentoj. En jaro 2008 nombro atingis 1400. (RK) Kvankam la listo malaperis, oni povas ankoraŭ legi ĝin en arkiva retpaĝo. Ĉe Robert Kaminski rk-lodzo@poczta.wp.pl vi povas mendi ĉiujaran informilon kun plena listo de polaj ZEO-oj. (por eventuala imitado de la informilo en propra lando). Robert Kaminski petas sendi al la sama adreso informojn pri ZEO-oj.

Tra la interreto, oni povas trovi kelkajn listojn de ZEO-oj, por unu lando (ekzemple hungara listo), unu temo (ekzemple listo de ŝipoj). Vikipedio enhavas listojn de ZEO-oj laŭ landoj, kiuj celas disponigi la plej ĝisdatajn informojn pri la ZEO-oj.

Listoj de ZEO-oj en Vikipedio, laŭ kontinento kaj lando redakti

 
 
Listoj de Zamenhof/Esperanto-objektoj
 

Fotoj estas troveblaj kaj aldoneblaj ĉe la komunejo de Vikipiedio:

Fontoj kaj eksteraj listoj redakti

Teksto de la Enciklopedio de Esperanto (1934) redakti

 

Ĝi fontas el la siaepoke impona verko Enciklopedio de Esperanto, kio signifas, ke ĝi baze resumas la staton de la jaro 1934.

La jena versio tamen (kun malmultaj aktualigoj) prezentas la staton de la jaro 1934, kaj ankaŭ laŭ la stato de tiu jaro ne estas plena: Ĝi nur prezentas tiujn urbojn, pri kiuj tiam konatis fidindaj informoj. Tiujare ekzistis ankoraŭ aliaj urboj kun stratoj aŭ placoj de Zamenhof. Ne povante doni pri ili detalajn informojn aŭtentikajn, oni kontentiĝis per citado de ties nomoj. „Pola E-isto“ N-ro 1 de 1934 mencias krome laŭ la ĵurnalo „Brazila E-isto“ la jenajn urbojn: Castelló (Hispanio), Matadespera (Hispanio), Vinaroç (Katalunio), Viroflay (Francio) Sekve ĝi mencias krom la 42 urboj cititaj en la tabelo ankoraŭ 4 urbojn. Laŭ tre fidindaj fontoj ZEO-oj tiujare ankoraŭ troviĝis en la jenaj urboj: Barnaul (Rusio), Santandero (Hispanio), Tel-Aviv (Israelo), Tbilisi (Kartvelio) kaj Vitebsk (Rusio). Sekve kune 51 urboj. Se ni kunigos tiun nombron kun la nombro de aliaj urboj, kie Esperanto estis iel ajn distingita, entute ekzsitas 54 urboj, kie Esperanto aŭ Zamenhof laŭ la stato de 1934 estis speciale honorata, kaj tio atestas pri la sukcesoj de Esperanto tiutempa en diversaj regionoj.

  • Stratoj

La artikolo enhavas liston de stratoj. Ilin enhavas la vikipediaj listoj.


  • Monumentoj:
    • Sur la Tombo de Zamenhof en Varsovio (v. Monumento de Zamenhof)
    • En Františkovy Lázně - Ĉeĥio - troviĝas en la parko, el artefarita ŝtono, inaŭgurita dum majo 1914, okaze de Kongreso de Aŭstriaj E-istoj.
    • Bergen op Zoom, Nederlando. Staras ekde 1 marto 1932 en la popolparko. Sur la frunta parto, malsupre estas nigra tabulo kaj sur ĝi per blankaj literoj Esperantlingve: „Esperanto Mondlingvo. Honore de D-ro Zamenhof, aŭtoro de la lingvo Esperanto 1859-1917“. En 2018 ĝi ricevis centran lokon dum la disdono de la loka heredaĵopremio kaj de la malfermo de la arta evento Kunsten in de Monumenten (Artoj en la monumentoj) kies temo de la jaro estis Eŭropo. La Esperanto-monumento kiu konsistas el alta basamento kun tergloblo sur ĝi, fariĝis dum kvar semajnoj artverko (Esperanto Reflex Monument) pro ĝia envolviĝo kun kvin grandegaj speguloj kiuj situas ĉirkaŭ la monumento por ke la suno surbrilos la diversajn kontinentojn samtempe.
    • Bjalistoko, Pollando. Estis inaŭgurita en 1931 post la UK en Krakovo: Turo Babel (ankoraŭ ne finita).
    • Texel, Nederlando. Staras ekde 1935 Esperanto-monumento.
    • Vlieland, Nederlando. Staras ekde 1987 Esperanto-monumento.
    • Tabuloj de (krom la jam cititaj inter la stratoj Z-aj):
      • Ĝenevo, ĉe str. Rue du Vieux College 10, marmora griza 60x45 cm, E-lingva teksto: „EN TIU DOMO LOĜIS EN 1905 L. L. Zamenhof INICIATORO DE LA LINGVO ESPERANTO.“
      • Berno, - malkovrita en 1925.
  • Aliaj tabuloj
    • Budapest. En la amuzpalaco estas alfiksita sur la muron granda marmortabulo kun E-a kaj hungara teksto: „La XXI-a Universala Kongreso de Esperanto al la memoro de Grafo Stefano Széchenyi. Internacian honoresprimon al la „plej granda hungaro“, kiu pledis por kompilado de Internacia Lingvo en la Hungara Scienca Akademio la 27 novembro 1842. Budapest, 1929, 2-9 aŭgusto. - En la skolta parko staras malgranda memorŝtono kun E-a surskribo je la memoro de la E-ista Skolta Tendaro 1931.
    • Nový Bohumín (Ĉeĥio) estis inaŭgurita 4 XI. 1934 memorŝtono en la urba parko. La ŝtono havas stelon kaj surskribon en ĉeĥa, pola, germana kaj E-lingvoj: „Per Esperanto al interfratiĝo de popoloj!“ La monumento estis starigita de Regiona Ligo E-ista en Čes. Těšín.
    • Varsovio, ĉe str. Hoza 42. Enmurigita inter la fenestroj de la unua etaĝo, super la pordego, tabulo el blanka marmoro kun granda verda stelo kaj nigraj literoj. Teksto pola: „W TYM DOMU MIESZKAL Inz. Antoni Grabowski NIESTRUDZONY KRZEWICIEL IDEI JEZYKA MIEDZYNARODOWEGO GENIALNY TŁUMACZ „PANA TADEUSZA“ I IN. ARCYDZIEL LITERATURY POLSKIEJ NA ESPERANTO. VI Wszechpolski Zjazd Esperantystów, Warszawa 5 VI 1933 r.“ (Signifas: En tiu ĉi domo loĝis inĝ. A Gr. senlaca pioniro de la ideo de L. I. genia tradukinto de „Sro Tadeo“ kaj al. ĉefverkoj de la pola literaturo je E. VI tutpola Kongreso de E-istoj, Varsovio 5 junio 1933)

Noto. En la kunmeto de la materialo kunlaboris G. Avril, O. Bujwid, S. Comella, C. Cresp, D. Dalmau, V. Haignere, T. Indra, J. Kailer, S. Kamaryt, A. Klein, A. Kudela, V. Lluis, P. Meazzi, Mizes, L. Moitié, W. Pfeiffer, J. B. Robin, P. Tarnow, kiuj preskaŭ ĉiuj estas delegitoj de UEA. E. Wiesenfeld.

Monumente pri Esperanto redakti

Listo laŭ libro de Hugo Röllinger "Monumente pri Esperanto - ilustrita dokumentaro pri 1044 Zamenhof/Esperanto Objektoj en 54 landoj". Universala Esperanto Asocio, Rotterdam 1997, ISBN 92-9017-051-4. Polan liston korektis Robert Kaminski.

La vikipediaj listoj surbazas sur la libro de Hugo Röllinger kaj ties plikompletigita reta versio. Jen statistikoj de la libro :

La landoj kun la plej multaj objektoj redakti

  • Relativa sinsekvo (proporcie al loĝantoj):
    • Bulgario .... 7.56 objektoj/1 miliono enl.
    • Israelo ..... 7.33 objektoj/1 miliono enl.
    • Hungario .... 6.72 objektoj/1 miliono enl.
    • ktp ĝis Usono >0.003 objektoj/1 miliono enl.

Rimarkindaj ZEO-oj redakti

 
Ĝarden-nanigita Zamenhof, provanta kapti stelon per papilireto, celante ĝin farbi verde - kaj tiel, iĝas duobla ZEO.
  • La plej frua objekto
  • La plej alta objekto
    • Zamenhof-monumento en Sabadell, Hispanio, el 1989; alteco: 12 m.
  • La plej longa objekto
  • Unu el la plej klare (per tri ŝildoj) anoncata objekto
  • La plej originala kaj abunda
  • La plej nordaj objektoj
    • Memoriga Esperanto-monumento en Narvik, Norvegio, 68°25' N
    • Esperanto-Rivereto en Alaska, Usono, 63°27' N
    • Esperantoneset, Svalbardo, 78°37" N
  • La plej sudaj objektoj
    • Esperanto-arbo, Tasmanio, Aŭstralio, 42° S
    • Zamenhof-monumento kaj Esperanto-strato, Mar del Plata, Argentino
    • Zamenhof-strato, Port Elizabeth, Sud-Afriko
    • Esperanto Insulo, Antarkto, 62°25" S
  • La plej malproksimaj objektoj
  • La plej multaj objektoj en unu loko (urbo): Loko en kiu estas la plej multe da ZEOj estas urbo en norda Pollando Malbork kun 43 ZEO-j, i.a. Zamenhof-monumento, Zamenhof-placo, Skvaro Esperanto, monumento omaĝe al Antoni Grabowski, monumento omaĝe al Mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi, Parko de la Mondo, la E-monumento "Francio" omaĝe al Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof (Ludoviko-Kristoforo Zamenhof-Zaleski) (nepo de la Kreinto de Esperanto), la E-monumento "Germanio" amaĝe al Reinhard Selten (Nobel-premiito pri ekonomiko), la E-monumento "Vatikano" omaĝe al Johano Paŭlo la 2-a (pola papo-esperantisto), ...
  • La plej ridinda objekto
    • Ĝarden-nano en Sillingy (Supra-Savojo, Francio) (vidu apudan bildon)

Aliaj fontoj redakti

Eksterlistaj ZEO-oj redakti