Lodewijk Caspar Valckenaer

Lodewijk Caspar Valckenaer (1715-1785) estis nederlanda klasika filologo, humanisto kaj erudiciulo. Li estis filo de juristo Jan Warner Valckenaer kaj lia edzino Susanna Baux. Li frekventis la Latinan Lernejon de Leeuwarden kiam infano sub direktado de la rektoro Georg Christoph Schooneveld. En la 15-a de junio 1731, li enmatrikuliĝis en la Universitato de Franeker por studi la grekan kaj filozofion kun Tiberius Hemsterhuis (1685-1766) kaj Petrus Wesseling (1692-1764), teologion kun Harm Venema (1697-1787) kaj orientajn lingvojn kun Emo Lucius Vriemoet (1699-1760), kaj filozofion kun Godefridus du Bois (1700-1747).

Lodewijk Caspar Valckenaer
(1715-1785)
rector magnificus of Leiden University
Titolpaĝo de Teokrito: "Carmina bucolica", eldonita de Valckenaer, Lejdeno, 1779.
Titolpaĝo de Teokrito: "Carmina bucolica", eldonita de Valckenaer, Lejdeno, 1779.
Persona informo
Naskiĝo 7-a de junio 1715
en Leeuwarden, Nederlando
Morto 15-a de marto 1785
en Lejdeno, Nederlando
Lingvoj latina [#]
Ŝtataneco NederlandoGermanio [#]
Alma mater Universitato de Lejdeno
Universitato de Franeker
Familio
Infanoj Johan Valckenaer [#]
Profesio
Okupo historiisto • klasika filologo • profesoro • klasikisto • universitata instruisto [#]
Aktiva en LeidenFraneker [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

En 1735 li doktoriĝis en Franeker. Ekde la 4-a de septembro 1737 li ekstudis la hebrean en Lejdeno kaj tie li studis la Biblion kaj daŭrigis siajn studojn pri lingvoj kun Albert Schultens (1686-1750). Post publikigi kelkajn raportojn tie, li reiris al Frislando en 1739 pro sandemandoj. En 1740 li iĝis rektoro de la Latina Lernejo en Kampen, Frislando kaj en la 17-a de junio 1741 li sukcedis al sia profesoro Hemsterhuis en la katedro pri la greka en Franeker, tasko kiun li ekprenis en la 9-a de oktobro 1741 per sia inaŭgura prelego "De Causis neglectae literarum Graecarum culturae" (Franeker, 1741). Krom tio en la 2-a de septembro 1755 li donis lecionojn pri Romia Antikveco. En Franeker li ankaŭ estis rektoro de la frisa universitato en 1745, 1750 kaj 1760. Li estis patro de Johan Valckenaer (1759-1821).

Post kiam Hemsterhuis forlasis sian katedron en Lejdeno, en 1765, la kuratoroj de la Universitato de Lejdeno decidis nomumi lin profesoro pri la greka lingvo la 18-an de oktobro 1765, kiun li ekoficis la 3-an de junio 1766 per la inaŭgura parolado "De Publicis Atheniensium moribus".

Krome li ricevis la 14-an de decembro 1768 nomumon kiel profesoro pri historio de la patriotismo, kies katedron li ekoficis la 1-an de marto 1769 per la nepresita parolado "De virtutibus rebusque gestis Gulielmi I foederatae huius Reipublicae fundatoris". Ĉi tie li ankaŭ li partoprenis la organizajn taskojn de la universitato de Lejdeno kaj estis rektoro de la Alma Mater en 1771-1772, tasko kiun li plenumis per la parolado "De admirandis Divinae Providentiae rationibus en fundenda Foederatorum Belgarum libertate".

 
"Herodoti Halicarnassei Historiarvm libri IX", verko eldonita de Valckenaer en 1763.

Valckenaer estis unu el la plej elstaraj nederlandaj helenistoj de la 18-a jarcento. Elirinte el la Nederlanda Helenisma Lernejo de Hemsterhuis, li provis kritike kombini la grekan lingvon kaj literaturon kun speciala latina stilo.

Liaj studoj traktis la grekan poezion, precipe pri homoj kiel Eŭripido, Hipolito, Andrea Ammonio (1476-1517) kaj aliaj. Li ankaŭ altiris la postan grekan kaj patristikan literaturon en la rondon de siaj studoj.

Ĉi tio faris lin grava por la starigo de la novtestamenta lingva uzado. Iuj el liaj gravaj studentoj poste aperis. Ĉi tie ni menciu Everwinus Wassenbergh (1742-1826), Johannes Ruardi (1746-1815), Cornelis van Lennep (1751-1813), Gijsbertus Koen (1736-1767) kaj Peter Bondam (1727-1800).

Post lia morto, Johan Luzac (1746-1807) publikigis Callimachi fragmenta (Lejdeno, 1799) kaj la sagacan "Diatribon de Aristobulo Judaeo" (Lejdeno, 1806) el lia propraĵo. Kolektite aperis Opuscula philologica, critica, oratoria (von Erfurdt, Lepsiko, 1808-09, 2 volumoj.) Kaj Selecta ex Scholiis Valckenarii (von Wassenberg, Amsterdamo, 1815-17, du volumoj).

Valkenaer edziĝis kun Johanna van der Streng la 1-an de februaro 1752 en Amsterdamo. Rezultis kvin infanoj de la geedziĝo, el kiuj postvivis la filo Johann Valkenaer (1759-1821), kiu fariĝis profesoro pri juro en Franeker, kaj la filino Johanna Susanna, kiu edziĝis kun Etienne Luzac (1706-1787) en 1783.

VerkaroRedakti

LiteraturoRedakti

Vidu ankaŭRedakti

  • Eŭripido (486 a. K. - 406 a. K.)
  • Herodoto (484 a. K. - 425 a. K.)
  • Teokrito (310 a. K. - 260 a. K.)
  • Kalimako de Kireno (305 a. K. - 240 a. K.)
  • Andrea Ammonio (1476-1517)
  • Joseph Justus Scaliger (1540-1609)
  • Hugo Grotius (1583-1645)
  • Tiberius Hemsterhuis (1685-1766)
  • Albert Schultens (1686-1750)
  • Petrus Wesseling (1692-1764)
  • Emo Lucius Vriemoet (1699-1760)
  • Godefridus du Bois (1700-1747)
  • Etienne Luzac (1706-1787)
  • Petrus Burmannus Secundus (1713-1778)
  • Johannes Daniël van Lennep (1724-1771)
  • Peter Bondam (1727-1800)
  • Gijsbertus Koen (1736-1767)
  • Everwinus Wassenbergh (1742-1826)
  • Johan Luzac (1746-1807)
  • Johannes Ruardi (1746-1815)
  • Hendrik Albert Schultens (1749-1793)
  • Cornelis van Lennep (1751-1813)
  • Johannes van Voorst (1757-1833)
  • Johan Valckenaer (1759-1821)
  • Jean Henri Pareau (1761-1833)
  • Johannes Henricus van der Palm (1763-1840)
  • Abraham Jacob van der Aa (1792-1857)
  • Philipp Christiaan Molhuysen (1870-1944)

ReferencojRedakti