Lorenz Florenz Friedrich von Crell (1744-1816) estis germana kemiisto, mineralogo, kuracisto, profesoro pri Filozofio kaj Medicino en la Universitato de Helmstedt kaj profesoro pri Kemio en la Universitato de Göttingen. Li estas la fondinto de la unua periodaĵo pri kemio (Kemiaj Analoj de Krelo), publikigitaj inter la jaroj 1778 kaj 1804. Li same estis profesoro pri kemio kaj mineralogio en la Karola Kolegio de Brunsvigo ĉirkaŭ 1774.

Laurentius Crellius
(1744-1816)
germana ĥemiisto
germana ĥemiisto
Persona informo
Naskiĝo 21-a de januaro1744
en Helmstedt,  Germanio
Morto 7-a de junio 1816
en Göttingen,  Germanio
Lingvoj germanaangla vd
Ŝtataneco Duklando Brunsvigo-Luneburgo vd
Alma mater Universitato de Helmstedt, Universitato de Göttingen, Leopolda Akademio pri Sciencoj, Karola Kolegio de Brunsvigo, Reĝa Societo de Londono, Rusia Akademio de Sciencoj
Familio
Gefratoj Maria Katharina Louisa Crell vd
Profesio
Okupo kemiisto • universitata instruisto • mineralogo vd
Aktiva en BrunsvigoGöttingen vd
Doktoreca konsilisto Gottfried Christoph Beireis vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

 
Dua paĝo de la Revuo pri Kemio eldonita de Laŭrenco de Krelo.

Li estis filo de la germana kuracisto kaj anatomo Johann Friedrich Crell (1707–1747), frato de la filozofo Ludwig Christian Crell (1671-1733) kaj nepo de la profesoro kaj kuracisto Lorenz Heister (1683-1758) kiu akiris famon en la kampoj de la kirurgio kaj botaniko. Estante 15 jara, en la 20 de junio 1759 li enmatrikuliĝis en la Universitato de Helmstedt, kie, post dekoj da studoj proponitaj de la fakultatoj pri filozofio kaj medicino, li ricevis sian diplomon pri doktoriĝo en 1768. Pli malfrue li studis en Göttingen, Strasburgo, Parizo, Universitato de Edinburgo kaj Londono. En 1771, li estis nomumita profesoro pri metalurgio en la Karola Kolegio de Brunsvigo. Post tri jaroj li okupis la postenon kiel profesoro pri Medicino en la Universitato de Helmstedt kaj inter 1810 kaj 1816 li donis lecionojn pri kemio en la Universitato de Göttingen.

En 1778, Krelo publikigis sian unuan eldonon de la Kemia Revuo pri Natursciencoj, Medicino, Hejmekonomiko kaj Produktado.[1]. Dufoje li ŝanĝis la nomon de sia revuo kaj en 1784 ĝi estis konata kiel la Analoj de Krelo. Ĉi-revuo estis la unua periodo kies centra fokuso estis la kemio. Krelo ne plu eldonis ĝin en 1804 pro konkurado de la kemia revuo eldonita de Alexander Nicolaus Scherer (1771-1824) kaj Adolph Ferdinand Gehlen (1775–1815), nuntempe publikigita sub la titolo de "Revuo de Praktika Kemio"[2], kiu fariĝis tre populara.

Krelo plurfoje envolviĝis en akrajn disputojn pri la flogistona teorio, kreita en 1667 de Johann Joachim Becher (1635-1682). La eksperimentoj faritaj de Antoine Lavoisier (1743-1794) elmontris ke, la teorio estis erara laŭ la deklaracioj de la propono. Krelo tradukis kelkajn dokumentoj de Richard Kirwan (1733-1812), irlanda sciencisto kaj defendanto de la flogistona teorio. Krelo defendis tiu teorion ĝis 1799 kaj neniam malferme agnoskis ke tiu teorio estis erara.

Li estis elektita por la Leopolda Akademio pri Sciencoj, en 1788. La Leopolda Akademio pri Sciencoj estis fondita en la 1-a de januaro 1652 kaj nuntempe ĝi situas en la urbo Halle an der Saale. En 1780, la duko de Brunsvigo lin nomumis kiel "minadministranto" kaj en 1781 li ricevis la nobelan titolon de la imperiestro Leopoldo la 2-a, ŝanĝante sian nomon Krell al von Krell. La "Kemia Ĵurnalo al la amikoj de la Naturfilozofio"[3] estas konsiderata la unua monda revuo pri kemio kaj estis fondita de Krelo en 1778.

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. germane Chemische Journal für die Freunde der Naturlehre, Arzneygelahrtheit, Haushaltungskunst und Manufacturen.
  2. germane Journal für praktische Chemie
  3. germane Journal Chemie für Freunde der Naturphilosophie.