Lubok-arto

(Alidirektita el Lubok)

Lubok (ruse лубок; ankaŭ nomata ruse лубочная картинка, transskribe: luboĉnaja kartinka) estas populara rusa arto kiu konsistas el grafike simpla presaĵo el la rusa folkloro, plej ofte bildigantaj scenojn el la ĉiutaga vivo — kvankam foje, malgraŭ cenzuro, ankaŭ satiraĵojn pri religiuloj kaj politikistoj.

Lubok kun urso kaj kapro
Lubok kun urso kaj kapro

Lubok iĝis tiom populara, ke en la 19-a jarcento eĉ la monarĥio ekproduktis proprajn patriotajn versiojn. Tiu ĉi arto estis forgesita post la Oktobra Revolucio en 1917 kaj nun eĉ en Rusio ĝi estas precipe konata en sciencaj rondoj kaj artaj subkulturoj[1].

Ĉar lubok-bildoj estis malmultekosta lignogravuraĵo, amase vendataj en bazaroj, ili estis uzataj kiel ornamaĵoj en hejmoj kaj gastejoj. Fruaj ekzemploj el la malfruaj 17-a kaj fruaj 18-a jarcentoj[2] inkluzivis lignajn gravuraĵojn kaj litografiojn depost la meza 19-a jarcento. Ili kelkfoje aperis forme de serio, kaj oni tiam povus konsideri ilin antaŭuloj de la moderna bildstria literaturo.

La lubok reflektas la estetikajn gustojn de la popolo, ĝiajn nociojn de bono kaj malbono, moralajn kriteriojn, etikajn normojn, kiu tiele konstituas ekstreme interesan kampon pri la rusa nacia kulturo. La lubok naskiĝis ĉirkaŭ la 17-a jarcento kaj estis vendita en lokaj bazaroj ĝis la 1950-aj jaroj.

Historio redakti

La originala lubok estis presaĵo farite per ligna plato sur kiu oni aperigis motivojn per kavaj gravuraĵoj. La lubok disvolviĝis dum la dua duono de la 17-a jarcento. La rusa lubok-arto estis vaste influita de lignaj gravuraĵoj kaj de aliaj tipoj de gravuraĵoj realigitaj en Francio, Germanio (Münchener Bilderbogen), Italio kaj Nederlando dum la unua duono de la 15-a jarcento. Ĝia populareco en Rusio estis ligita al la fakto ke ĝi estis malmultekosta artaĵo, sufiĉe simpla por produkti kaj disvastigi danke al tekniko, kiu ebligis reprodukti la saman ilustraĵon grandkvante.

Kun tempopaso la ligno estis anstataŭita de noviga tekniko uzanta kupran apogilon, ebligantan realigi pli fajnajn, detalajn kaj kompleksajn gravuraĵojn. La desegno estis antaŭe kolorigita ekde diluita tempera pentro-arto[3]. La gravuraĵo estis poste transmetita sur apogilon. Dum la presitaj motivoj estis ĝenerele simplaj kaj sen ornamaĵoj, la uzo de la tempera pentro-arto donis al la finita produkto mirinde brilan aspekton kun vivaj koloroj kaj linioj.

Asociitoj al la bildoj kaj en korelacio kun tiuj lastaj, la homoj inkludis tekstojn kiuj referencis al fabeloj aŭ popola instruo. La pola sciencisto Alexander Boguslawski priskribis la stilon lubok kiel «kombinon de rusaj ikonoj kaj de manskribaĵoj, kiuj reprezentas la tradiciojn, ideojn kaj la temojn de okcidenteŭropaj lignaj gravuraĵoj»[4]. Kutime, la artisto kiu faris lubokon inkludis etan tekston sur tolo en kiu la ilustraĵo kovris la plimulton de la gravuraĵo.

La diversaj specoj de lubok redakti

La folkloristo Dmitrii Rovinskij estas fama pro sia klasigo de lubok-oj laŭ diversaj kategorioj. Lia laboro estas tre detala kaj grava. Li klasigas la lubok-ojn laŭ ĝenro tiel:

Multe da lubok-oj povas esti klasifikitaj je aliaj kategorioj. Tiu listo estas nekompleta.

Fotogalerio redakti

Bibliografio redakti

  • (germana) Paul Roth: Der Lubok. Von der Papierikone zum ROSTA-Fenster. En: Publizistik. 1973, n-ro 18, ISSN 0033-4006, paĝoj 147–159.
  • (germana) Wulfhild Ziel: Der russische Volksbilderbogen in Bild und Text. Ein kultur- und kunsthistorisches Intermedium. 3., nova prilaborita eldono, Lang, Frankfurt am Main k. a., 1999, ISBN 3-631-35657-9.

Vidu ankaŭ redakti

Noto kaj referencoj redakti

Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la samtema artikolo en la franca vikipedio.

  1. Filip Noubel, Meksika gravuristo renaskigas preskaŭ forgesitan rusan lignogravuran tradicion, Global Voices Esperanto, la 3-an de aprilo 2020.
  2. (angla) Dianne Ecklund Farrell: Medieval Popular Humor in Russian Eighteenth Century Lubki. Slavic Review, Vol. 50, 1991, p. 552, ISSN 0037-6779.
  3. (en) Russian Lubok. Projekto Russia the Great.
  4. 4,0 4,1 (en) Alexander Boguslawski: Russian Lubok (Popular Prints) Arkivigite je 1999-11-17 per Archive.today.