Luis Ladaria

kuria kardinalo de la Katolika Eklezio kaj estro de la kongregacio por la Doktrino de la Fido

Luis Francisco kardinalo Ladaria Ferrer SJ, kutime pli mallonge Luis Ladaria (jen lia nomo hispanlingve, denaske katalune Lluís Francesc Ladaria i Ferrer, naskiĝis la 19-an de aprilo 1944 en Manacor, Majorko, aŭtonoma komunumo Balearoj, Hispanio) estas katolika sacerdoto, universitata instruisto, teologo kaj kuria kardinalo de la Katolika Eklezio kaj estro de la kongregacio por la Doktrino de la Fido. Sekve li estas unu el la plej altrangaj administraj funkciuloj de la Vatikano.

Luis Ladaria
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aprilo 1944 (1944-04-19) (80-jaraĝa)
en Manacor
Lingvoj hispanakatalunalatinaitala
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Pontifika Gregoria UniversitatoKomplutensa Universitato de MadridoPontifika Universitato Comillas • Filozofia-teologia altlernejo Sankta Georgo
Okupo
Okupo romkatolika sacerdoto • universitata instruisto • teologo
vdr

Lluís Ladaria unue studis juron en la Komplutensa Universitato de Madrido. La 17-an de oktobro 1966 li aliĝis al la monaĥa ordeno de la jezuitoj. Ladaria tiam estis sendita al la Pontifika Universitato de Comillas al Madrido kaj al la Filozofia-teologia altlernejo Sankta Georgo al Frankfurto ĉe Majno. La 29-an de julio 1973, Lluís Ladaria konsekriĝis pastro.

En 1975 Ladaria doktoriĝis ĉe la Pontifika Gregoria Universitato en Romo pri teologio. Ekde 1975 li estis profesoro pri dogmeco en la Pontifika Universitato de Comillas kaj ekde 1984 en la Pontifika Gregoria Universitato en Romo. Liaj ĉefaj areoj de instruado kaj esplorado estas kristologio kaj teologia antropologio. De 1986 ĝis 1994 Lluís Ladaria estis vicrektoro de la Pontifika Gregoria Universitato.

De 1992 ĝis 1997 li estis membro de la internacia teologia Komisiono. Ekde 1995, Ladaria estas la konsultisto de la kongregacio por la Doktrino de la Fido. En 2004 li estis nomumita Ĝenerala Sekretario de la Internacia Teologia Komisiono fare de papo Johano Paŭlo la 2-a kiel posteulo de la pli posta kardinalo Georges Cottier.

La 9-an de julio 2008, papo Benedikto la 16-a nomumis lin titulara episkopo de la eksa diocezo Thibica en la antikva romia provinco Africa Proconsularis, nun ruina urbo kaj arkelologia loko en la teritorio de norda Tunizio, kaj nomumis lin por sukcedi la antaŭulon Angelo Amato kiel sekretario la kongregacio por la Doktrino de la Fido. En 2017 li iĝis kardinala prefekto, do supera estro, de la kongegracio. Antaŭ tiun pozicion interalie havis kardinalo Joseph Ratzinger inter 1981 kaj 2005, la pli posta papo Benedikto la 16-a.


la sidejo de la kongregacio por la Doktrino de la Fido en Vatikanurbo, kiun Lluís Ladaria gvidas ekde julio 2008, centre de la bildo el birda perspektivo: la ronda kolonaro maldekstre apartenas al la Baziliko Sankta Petro, el kies kupolo fariĝis la foto, en la dekstra suba angulo videblas la papa aŭdienca halo