Luterana preĝejo (Brașov)

Luterana preĝejo, vaste konata, kiel nigra preĝejo (germane: Schwarze Kirche, rumane: Biserica Neagră), estas la plej granda preĝejo de Rumanio, en urbo Brașov, en la ĉefplaco. Ĝi estas la plej orienta gotika konstruaĵo en Eŭropo.

Luterana preĝejo de Brașov
Luterana (nigra) preĝejo en Brașov
Luterana (nigra) preĝejo en Brașov
katedralokristana preĝejo
Loko
Ŝtato Rumanio
Municipo Brașov
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luterana
Dato de konsekro 1514
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko
Konstruado
Specifo
Longo 89 m
Larĝo 38 m
Alto 42 m (navo); 65 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La tataroj detruis la unuan katolikan preĝejon en 1241. La pli nova, dediĉita al Sankta Maria estis konstruita inter 1383-1477. En 1542 la luteranoj transprenis la preĝejon kaj tie okazis la unua germanlingva meso en Transilvanio. En 1689 la armeo de Habsburgoj bruldetruis la preĝejon, sekve pro la fulgo ĝi estis nomumita nigra preĝejo, spite tion, ke baldaŭe oni forigis la fulgon. Inter 17101714 interne oni konstruis galeriojn precipe por la malriĉaj homoj. En 1738 tertremo kaŭzis difektojn. Inter 1762-1772 oni riparis ĝin kaj la samo okazis inter 1969-1999. La orgeno muzikas ekde 1839. La nova ĉefaltaro estas videbla ekde 1865.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo havas 3 navojn. La skulptaĵoj estis faritaj pri Johano Baptisto, Sankta Mikaelo, apostolo Sankta Jakobo, Sankta Nikolao, Sankta Luko, Sankta Paŭlo, Jesuo, Sankta Petro kaj Sankta Maria. Sub la turo ekspozicio prezentas historion de la preĝejo. En la interna parto ankaŭ 119 malnovaj tapiŝoj ornamas la preĝejon.

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio