Luterana preĝejo (Lovászpatona)

La Luterana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en vilaĝo Lovászpatona.

Luterana preĝejo de
Lovászpatona
La luterana preĝejo en Lovászpatona
La luterana preĝejo en Lovászpatona
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Lovászpatona
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Veszprém
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko, gotiko, baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En Lovászpatona katolika romanika kirko Marteno de Tours estis konstruita ĉirkaŭ en 1200. Ĝi estas duona parto de la navo malantaŭ la turo. En la 14-a jarcento la navo estis plilongigita kaj sakristio estis konstruita laŭ gotiko. En la sekva jarcento oni alkonstruis kapelon por la loka bienulo. la turo konstruiĝis en nekonata tempo. Supozeble en 1550 la loĝantoj iĝis luteranoj kaj ili ekhavis ankaŭ la kirkon. Supozeble dum la kontraŭturkaj bataloj la preĝejo estis ĉirkaŭita per defenda muro kun apogpilieroj, pli alta, ol 2 metrojn. En 1711 gravaj trakonstruoj kaj renovigoj okazis. Interne la galerio estis farita en 1841. La konstruaĵo denove estis renovigita en 1868, baldaŭ nur ekstere en 1925, fine plene en 1960. La unua orgeno estis farita en 1831, kiun anstataŭas la pli moderna el 1893.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola en mezo de la vilaĝo en pli alta loko. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. Nepre menciindas supro de la turo, kiu restis origina kaj ne baroka, ol en la ceteraj preĝejoj. La oklatera absido estas pli mallarĝa kaj malalta, ol la navo. Interne la benkoj estis faritaj en 1807. Dek marmoraj kolonoj tenas la galerion. La predikejo estas masonita (tre malofta en Hungario). La altaro estis farita en 1824, ties altarbildo prezentas ĉieleniron de Kristo. Interne kaj eĉ ekstere estas videblaj restaĵoj de murpentraĵoj.

Fontoj redakti