Márta Ábrahám
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Marta |
Márta Ábrahám, laŭ hungarlingve kutima nomordo Ábrahám Márta estas hungara violonistino, koncertmajstro kaj altlerneja instruistino.
Márta Ábrahám | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1970 (53-jaraĝa) en Vác |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Béla Bartók Conservatory, Budapest • Muzikakademio Franz Liszt • Universitato Mozarta de Salcburgo • Guildhall School of Music and Drama |
Okupo | |
Okupo | violonisto • koncertmajstro • universitata instruisto • muzikologo |
TTT | |
Retejo | http://www.martaabraham.com/ |
Biografio redakti
Márta Ábrahám aĝis 6, kiam ŝi ricevis la unuajn violonlecionojn hejme. Ŝi frekventis muziklernejon en sia naskiĝurbo, poste en muzika mezlernejo (konservatorio) jam en Budapeŝto, fine ŝi akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1996. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Dénes Kovács (violonisto) kaj Ferenc Rados. Ŝi plulernis po 2 jarojn en Salzburg kaj Londono helpe de stipendioj. Ŝi frekventis ankaŭ majstrokursojn de Elisabeth Gilels, Nathan Milstein, György Pauk, Loránd Fenyves, György Kurtág, Dénes Zsigmondy. Dum la studenta periodo inter 1984 kaj 1994 ŝi atingis la unuajn lokojn en violonkonkursoj. Inter 2005-2009 ŝi estis koncertmajstro de orkestro de Hungara Radio, poste en pluraj eksterlandaj orkestroj. En 2005 ŝi ekinstruis en Muzikarta Universitato Ferenc Liszt, kie ŝi akiris sciencan gradon DLA en 2013. En 2009 ŝi fondis orkestron (Ábrahám Consort). Ekde 2012 ŝi esploras violonmuzikojn de Johann Sebastian Bach. Ŝi ricevis premion en 2014.
Ŝia libro redakti
- Részletek az örökkévalóságból (2017, analizo pri Bach)
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio kun foto
- [1] Arkivigite je 2019-03-31 per la retarkivo Wayback Machine