Márta Belényesi

hungara historiisto

Márta Belényesi [belEnjeŝi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Belényesi Márta estis hungara etnografo, historiisto. Ŝia geedziĝa nomo estis Maksay Ferencné [makŝai], ŝiaj originaj familiaj nomvariantoj estis Belényesy, Belényessy.

Márta Belényesi
Persona informo
Naskiĝo 8-an de marto 1921 (1921-03-08)
en Debrecen
Morto 21-an de aprilo 2012 (2012-04-21) (91-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo historiistoetnografo
vdr

Márta Belényesi[1] naskiĝis la  8-an de marto 1921(nun 1921-03-08) en Debrecen, ŝi mortis la 21-an de aprilo 2012 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Márta Belényesi maturiĝis en luterana gimnazio en Nyíregyháza en 1939, poste ŝi akiris filozofian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1946. Post la diplomo ŝi laboris en institutoj, inter 1951–1963 en etnografia muzeo, inter 1963–1976 en akademia instituto. En 1976 ŝi pensiuliĝis, tamen poste ŝi estis simpla laboristo ĝis 1987. Ŝia ĉeftemo estis la hungara kamparana vivo en la 14-a jarcento, krome ŝi prilaboris notojn de József Lengyel (verkisto). Ŝi edziniĝis en 1948 kaj en la sekva jaro ŝi naskis filon. Ŝi ricevis premion en 1960, stipendion inter 1989–1992.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Adatok a tanyakialakulás kérdéséhez. A „telek” és a magyar tanya középkori gyökerei. (1948)
  • A földművelés fejlődésének alapvető kérdései a XIV. században. 1–2. (1954–1955)
  • Der Ackerbrau und seine Produkte in Ungarn im 14. Jahrhundert. (1957)
  • La culture temporaire et ses variantes en Hongrie au XVe siècle. (1967)

Fontoj redakti

Referencoj redakti