Márton Rátkai
Márton Rátkai [], hungare Rátkai Márton, Esperante Marteno Rátkai estis hungara aktoro.
Márton Rátkai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Fischer Mór Márton |
Naskiĝo | 18-an de novembro 1881 en Budapeŝto |
Morto | 18-an de septembro 1951 (69-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1903) |
Familio | |
Edz(in)o | Rozália Kalmár (en) (1924–1951) Juci Lábass (1918–1921) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Márton Rátkai naskiĝis la 18-an de novembro 1881 en Budapeŝto - mortis la 18-an de septembro 1951 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiMárton Rátkai devenis el juda familio. Li frekventis aktoran akademion en Budapeŝto, poste li komencis sian aktoran karieron en 1903 samloke, poste en Nacia Teatro (Miskolc). Inter 1921–1922 li aktoradis en Usono, poste en diversaj teatroj en Budapeŝto, ekzemple en la nuntempaj Teatro Erkel kaj Teatro Katona József. Dum la 2-a mondmilito li ne ricevis rolojn. Inter 1945-1951 li apartenis al Nacia Teatro (Budapeŝto) kaj tiutempe li instruis en la aktora ĉeflernejo. Li ricevis premion Kossuth en 1949, aliajn premiojn en 1950 kaj 1951.
Liaj roloj (elekto)
redakti- 19 kinejaj filmoj inter 1913-1948, ekzemple Ombrelo de Sankta Petro (filmo, 1917) (muta filmo), 1917, la sama filmo, jam sonfilmo: Ombrelo de Sankta Petro (filmo, 1935); A kölcsönkért kastély (La prunteprenita kastelo); 1937
- diversaj teatraj roloj, ekzemple William Shakespeare: Reĝo Lear - la stultulo; Molière: Tartuffe - Orgon; Pongrác Kacsóh: János vitéz (Johano la Brava) - franca reĝo
Memorigiloj
redakti- Aktora klubo "Rátkai Márton"