Mátyás Réti [mAtjAsx rEti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Réti Mátyás estis hungara pentristo, grafikisto, instruisto.

Mátyás Réti
Persona informo
Naskonomo Réti Mátyás
Naskiĝo 26-an de majo 1922 (1922-05-26)
en Tiszadob
Morto 6-an de februaro 2002 (2002-02-06) (79-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Hungara Belarta Universitato
Memorigilo Mátyás Réti
Okupo
Okupo pentristo • grafikartisto
vdr

Mátyás Réti [1] naskiĝis la 26-an de majo 1922 en Tiszadob, li mortis la 6-an de februaro 2002 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Mátyás Réti fine de la 2-a mondmilito li iĝis militkaptito. Hejmenveninta li studis pentradon en libera pentrolernejo en Nagymaros, poste ekde 1948 en kolegio Derkovits, fine li akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1953. Liaj plej gravaj instruistoj estis János Kmetty, Gyula Hincz kaj Endre Domanovszky. Li studvojaĝis en Francio, Italio, Hispanio, Grekio kaj en la najbaraj landoj. Li estis instruisto pri desegno en Budapeŝto en lernejo 22 jarojn. Li ricevis premiojn en 1959 kaj 1974. Li havis edzinon.

El solaj ekspozicioj redakti

El kolektivaj ekspozicioj redakti

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Önarckép (1970)
  • Szentendrei utca
  • Tél a tanyán

Elektitaj grafikaĵoj redakti

  • serio pri György Dózsa
  • Falusi utca (akvaforto)
  • Kálavirág (farbita linoleumografio)
  • Legényvirág (farbita linoleumografio)

Memorigiloj redakti

  • konstanta ekspozicio en Tiszadob
  • memortabulo en Budapeŝto (2006)

Fontoj redakti