Mátyás TIBOR [mAtjAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tibor Mátyás estis hungara astronomo, pastro, monaĥo, profesoro, teologo.

Mátyás Tibor [1] Arkivigite je 2013-07-29 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 23-an de februaro 1902 en Hungara reĝlando en Szentmihályfalva (nuntempa Šarišské Michaľany en Slovakio). Li mortis la 13-an de januaro 1995 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Mátyás Tibor frekventis mezlernejojn en Eperjes kaj Eger, li aliĝis al la jezuitoj en 1920. Li studis en altlernejo de Szeged, fine li akiris diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1932, eĉ li doktoriĝis (Ph.D). Li lernis teologion en Dublino, kie li pastriĝis en 1934. Inter 1936 kaj 1940 li laboris en observatorio de Vatikano en Castel Gandolfo, kie li okupiĝis precipe pri Lakta vojo. Dum la 2-a mondmilito li instruis en altlernejoj de Szeged kaj Kassa, poste li estis asistanto de la menciita universitato en la lernojaro 1945. Li estis observatoriestro en Kalocsa ĝis 1950, poste en la socialismo li ne rajtis okupiĝi pri astronomio, tial li estis simpla pastro en Budapeŝto. Li pensiuliĝis en 1986.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A napsebesség meghatározása gyenge fényességű csillagok páros csoportosítása alapján (1932)
  • Comunicazione Specola Vaticana (1937–1940 között)

Fontoj redakti