Malfermi la ĉefan menuon

Madeleine Foing-Haudebine

franca esperantisto

Madeleine FOING-HAUDEBINE (naskiĝis 1898 - mortis la 31-an de januaro 1978 post operacio en pariza hospitalo) estis franca esperantistino, Honora Membro de UEA.

Ŝi lernis Esperanton en 1932 kaj okupiĝis ekskluzive pri ĝi dum la resto de sia multrilate admirinda vivo. Konatiĝinte kun la fama Cseh-metodo, en 1933, s-ino Haudebine restis fidela al ĝi kaj fariĝis unu el la plej konataj Cseh-metodaj instruistoj kaj ĝenerale unu el la plej persistaj laborantoj sur la pedagogia kampo en la movada historio dum kvin jardekoj. Ŝi instruis en Francio (1932/33 kaj poste), Nederlando (1933/35), Svedio (1935/38), Belgio (1938/40), Danio (1948/49), Norvegio (1949/53), denove Danlando (1953/57). En 1958 ŝi vojaĝis al Hinda Unio, por instrui tie plenajn 16 jarojn, kun interrompo en 1965, kiam ŝi samcele vojaĝis al Japanio. Ŝia Utila Manlibro pri Hindujo aperis en 1967. Ŝi ofte prelegvojaĝis. En pluraj Universalaj Kongresoj s-ino Haudebine gvidis Cseh-metodajn seminariojn; laste en Rejkjaviko, 1977.

VerkojRedakti

  • Popular Esperanto Correspondence Course (1964)
  • Utila Manlibro pri Hindujo (1967)

TradukojRedakti

  • Thiis, Helge: Nidaros Cathedral in Pictures (English, Esperanto, Français, trad. Esperanta: Lif Berg; L. K. Hunnes; Mme Haudebine, 1953)

BildaroRedakti