Maduraj

(Alidirektita el Madurajo)

Maduraj (tamile மதுரை) estas metropolo, universitata urbo kaj katolika diocezo en Barato, en subŝtato Tamilnado. Oni taksas la urbon la plej maljuna en Hindio, kiel ĉefurbo de la suda civilizo, iam havanta komercajn kontaktojn kun Romia Imperio. Ĝi havas famon pri temploj.

Maduraj
urbo
Maduraj
Oficiala nomo: Maduraj
Lando Barato
Ŝtato subŝtato Tamilnado
Situo Maduraj
 - alteco 135 m s. m.
 - koordinatoj 09° 48′ 00″ N 78° 06′ 00″ O / 9.80000 °N, 78.10000 °O / 9.80000; 78.10000 (mapo)
Areo 109 km² (10 900 ha)
Loĝantaro 895 606 (2009)
Horzono UTC + 5:30
Poŝtkodo 625 0xx
Aŭtokodoj TN-58, TN-59
Situo enkadre de Barato
Situo enkadre de Barato
Situo enkadre de Barato
Vikimedia Komunejo: Madurai
Retpaĝo: www.maduraicorporation.in
Portalo pri Barato

Laŭ la stato de 2015 en la urbo vivis 1 561 129 loĝantoj sur areo de 147,97 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 10 550 loĝantoj/km².

Geografio redakti

Maduraj situas en suda parto de la lando laŭ rivero.

Ekonomio redakti

En Maduraj oni okupiĝas pri elektroniko, kaŭĉuko, traktoroj, granitoj kaj teksaĵoj.

Trafiko redakti

Maduraj havas bonajn kontaktojn kun la landaj urboj trajne, aere kaj voje. En la urbo rikiŝoj kaj aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Klimato redakti

Maduraj havas sekan kaj varman klimaton kun musono. Jare pluvas 850 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter aŭgusto-novembro. La temperaturo en somero superas la 40 °C-ojn, dum vintro ĝi falas ĝis 20 °C-ojn.

 
Muzeo pri Gandhi en Maduraj

Vidindaĵoj redakti

 
Strato en Maduraj
 
Moskeo Makbara en Maduraj
 
Moskeo Kazimar en Maduraj