Degersheim

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Magdenau)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Degersheim (stacidomo).
Degersheim
Blazono de Degersheim
Blazono de Degersheim
Blazono de Degersheim
Centro de Degersheim
Centro de Degersheim
Centro de Degersheim
komunumo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto Wil
Koordinatoj  47° 22′ 21″ N 9° 11′ 48″ O / 47.37250 °N, 9.19667 °O / 47.37250; 9.19667 (mapo)Koordinatoj: 47° 22′ 21″ N 9° 11′ 48″ O / 47.37250 °N, 9.19667 °O / 47.37250; 9.19667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3861
Areo 14,46 km²
Alteco 800 m super marnivelo
Poŝtkodo 9113
Komunumkodo 3401
Mapo de Degersheim
Mapo de Degersheim
Mapo de Degersheim
vdr

Pri la komunumo redakti

Degersheim (en la alemana lingvo Tëgersche) estas komunumo en la elektodistrikto Wil, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 3861 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio redakti

Degersheim situas en monteta kamparo norde de la Togenburgo. Al Degersheim apartenas krom la municipo Degersheim mem ankaŭ la municipoj Magdenau kun la Monaĥejo Magendau, Wolfertswil, Hinterschwil, la eksklavon Obergampen kaj multnombrajn izolitaj bienoj kaj malgrandaj setlejoj. [1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 14,46 km², de kiuj 35,3% estas kovritaj de arbaro, 52.8% servas por agrikulturo kaj 11,1% por setlado. [2]

Trafiko redakti

Degersheim situas ĉe la trajnlinio de la Svisaj Sudorientaj Fervojoj de Sankt-Galo tra Wattwil kaj Rapperswil al Lucerno.

Historio redakti

 
Protestanta preĝejo de Degersheim

La unua dokumenta mencio de Degersheim kiel Tegerascai datiĝas el la jaro 837, de Wolfertswil sub Wolfridenswilare el la 838. En la 13-a jarcento estis ekkonstruita la Monaĥejo Magdenaŭ, kiu situas en la triangulo inter Degersheim, Flawil kaj Uzwil. En la 17-a jarcento la monaĥejo ricevis la infrastukturon, kiu ankoraŭ hodiaŭ ekzistas. En la 17-a jarcento estis fondita la protestanta eklezia komunumo de Degersheim kaj en la jaro 1763 la katolika. Ek de 1803 Degersheim estas politika komunumo en Kantono Sankt-Galo. En 1804 la komunumoj Magdenau kaj Degersheim kuniĝis. En 1818 inscendio detruis 40 domojn, 15 garbejojn kaj la preĝejon. 200 pesonoj perdis sian hejmon.

Ekonomio redakti

En mezepoko la popolo de Degersheim vivis ĉefe de la bovbredado kaj agrikulturo. En la jaro 1447 estis menciita muelejo. En de la mezo de la 18-a jarcento en Degersheim ekzistas kotonŝpinindustrio. Ek de la jaro 1860 Degersheim spertis ekonomian progreson dank al la brodaĵindustrio, en kiu laboris dumtempe ĝis 900 personoj. En la jaro 1910 estis malfermita la trajnlinio de Sankt-Galo al Wattwil. Post krizo de la brodaĵindustrio en la 30-aj jaroj de la 20-a jarcentro la ĉefa industrio de Degersheim fariĝis la metal- kaj lingoindustrio.

Famuloj redakti

Mortis en Degersheim hungara grafo János Teleki (pli juna).

Komunuma Partnereco redakti

La komunumo Degersheim havas komunuman partnerecon kun Chamoson en Kantono Valezo en Svislando.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti