Magdolna Tóth (ceramikisto)
Magdolna Tóth [tOt], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Tóth Magdolna Sára estis hungara ceramikisto, instruisto. Ŝia persona nomvarianto estis Magda, ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Gyeviki Jánosné [djeviki jAnoŝnE].
Magdolna Tóth (ceramikisto) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de marto 1953 (71-jaraĝa) en Kecskemét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Arta Universitato Moholy-Nagy Universitato de Pécs ![]() |
Okupo | |
Okupo | ceramikisto instruisto ![]() |
Magdolna Tóth[1] naskiĝis la 11-an de marto 1953 en Kecskemét.
Biografio
redaktiMagdolna Tóth akiris ceramikistan diplomon en Industriarta Altlernejo de Budapeŝto en 1979. Ŝia majstro estis Árpád Csekovszky. Post la diplomo ŝi instruis en arta mezlernejo en Szeged, krome ŝi kreis artajn ceramikaĵojn. En 1982 kaj 1983 ŝi havis stipendion de studio en Kecskemét. Baldaŭ ŝi kompletigis sian diplomon en Universitato de Pécs. Ŝi edziniĝis kaj naskis trifoje. Tiu familio vivis en en:Wicklow, kie Magdolna Tóth same kompletigis sian diplomon kaj kreis artajn ceramikaĵojn. Ŝi ricevis premiojn en 1980 kaj 2002.
Elektitaj ceramikaĵoj
redakti- flora vazaro, Budapeŝto (1979)
- surmuraj bovloj, plankaj vazoj, Szeged (1980)
- reliefo pri Tiso, Szeged (1987)
- sakralaj ceramikaĵoj en Preĝejo Patrino Teresa (Szeged) (2006)
Elektitaj ekspozicioj individuaj
redakti- Szeged (1980, 1984, 1994)
- Budapeŝto (1987)
Elektitaj ekspozicioj kolektivaj
redakti- Szeged (1880, 1983, 1988, 1997)
- Vieno (1984)
- Hódmezővásárhely (1984, 1987, 1991, 1992, 1998)
- Arthalo Budapeŝto (1985)