Maharishi Mahesh Yogi
Maharishi Mahesh Yogi (Jogio Mahariŝi Maheŝ) (Jabalpur, Brita Hindio, 2-an de januaro 1918 kiel Maheŝ Prasad Varma - Vlodrop, Nederlando, 5-an de februaro 2008) estis spirita sciencisto, kiu okupiĝis pri hinda filozofio kaj transcenda meditado.
Maharishi Mahesh Yogi | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Maharishi Mahesh Yogi | ||
Naskiĝo | 12-an de januaro 1917 en Ĝabalpur | |
Morto | 5-an de februaro 2008 (91-jaraĝa) en Vlodrop | |
Religio | vedismo vd | |
Lingvoj | angla • hindia • sanskrito vd | |
Ŝtataneco | Barato (1950–) Dominio de Barato (1947–1950) Brita Raĝo (–1947) vd | |
Alma mater | Universitato de Allahabad vd | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo verkisto spiritual teacher (en) vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
Filozofo | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Biografio
redaktiLi naskiĝis en bonhava kaj intelektula barata familio. Li diplomiĝis en 1940 pri fiziko en la Universitato de Allahabad kaj en 1941 iĝis lernanto kaj sekretario de Svami Brahmananda Sarasvati (spirita gvidanto de Norda Hindio), kiu donis al li la nomon Bal Brahmaĉari Maheŝ. Lia majstro mortis en 1953, poste foriris al la Valo de la Sanktuloj en la himalaja Uttarkaŝi, por du jaroj. Li forlasis la lokon en 1955 kaj publike prelegis pri la praa veda, tradicia meditada teĥniko, kion li nomis pli poste Transcenda Meditado. Lia mesaĝo estis, ke ĉiu povas akiri la senliman ĝojon per tiu teĥniko.
Li fondis la Spiritan Regeneradan Movadon (Spiritual Regeneration Movement) dum la Seminario de la Granduloj, en 1958. La jogano ekiris dissemi la ideon, lia unua stacio estis ĉefurbo de Birmo, Ranguno. Mahariŝi plenumis ĉ. ses monatojn en lando de la orienta Azio, kaj instruis la meditadon. La jogano fondis plurajn meditadajn centrojn en tiuj landoj.
Tra Havajo li veturis al Usono, kie li ekde 1959 agadis en San Francisko. Poste li instruis en Eŭropo, lastatempe li vivis en Nederlando.
Mahariŝi instruis meditadon al famuloj kiel membroj de Beatles kaj Beach Boys, la muzikisto Jason Donovan, la komikisto Andy Kaufman, la magiisto Doug Henning, la aktoro Clint Eastwood kaj la produktisto David Lynch kaj aliaj kiel Howard Stern, Mia Farrow kaj Shirley MacLaine.