María de Lourdes Villiers "Mia" Farrow (/ˈmɑːriːɑː di lʊrdz vɪljərz færoʊ/; 9a de februaro, 1945) estas usona aktorino, aktivulino, kaj iama manekeno. Farrow aperis en pli ol 50 filmoj kaj ricevis nombrajn premiojn, inter kiuj Ora Globo kaj tri nomumoj al premmioj BAFTA. Farrow estas konata ankaŭ pro sia etenda laboro kiel Bonvola Ambasadoro de UNICEF, kio inkludis humanitarajn aktivecojn en Darfur, Ĉado, kaj en Centrafrika Respubliko. En 2008, la gazeto Time nomis ŝin unu el la plej influaj personoj en la mondo.[1]

Mia Farrow
Persona informo
Mia Farrow
Naskonomo Maria de Lourdes Villiers Farrow
Naskiĝo 9-an de februaro 1945 (1945-02-09) (79-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Etno usonanoj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Familio
Patro John Farrow vd
Patrino Maureen O'Sullivan vd
Gefratoj Patrick Villiers Farrow • Prudence Farrow • Tisa Farrow • Stephanie Farrow vd
Edz(in)o Frank Sinatra • André Previn vd
Amkunulo Woody Allen vd
Infanoj Matthew Previn • Sascha Previn • Fletcher Previn • Lark Previn • Daisy Previn • Soon-Yi Previn • Ronan Farrow • Moses Farrow • Dylan Farrow • Tam Farrow • Isaiah Farrow • Quincy Farrow • Thaddeus Farrow • Minh Farrow vd
Parencoj Nancy Sinatra • Frank Sinatra Jr. • Tina Sinatra vd
Profesio
Okupo homrajta aktivulo • teatra aktoro • filmaktoro • televida aktoro • aktoro vd
Aktiva en Usono vd
Aktiva dum 1959– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

Ŝi estas la plej aĝa filino de la aŭstralia reĝisoro John Farrow kaj de la irlanda aktorino Maureen O'Sullivan, kaj havis striktan edukon en katolikismo en Beverly Hills, Kalifornio. Post labori kiel manekeno estante junulino, ŝi ekfamiĝis pro sia rolo kiel Allison MacKenzie en la televida serio Peyton Place (1964–1966). Ŝia listigita debuto en filmo estis por Guns at Batasi (1964), kio havigis al ŝi Oran Globon por Novstelulo de la Jaro, kaj ŝi akiris plian rekonon pro sia posta dujara geedzeco kun Frank Sinatra, al kiu ŝi edziniĝis estante 21-jaraĝa. La portreto de Farrow pri Rosemary Woodhouse en la hororfilmo Rosemary's Baby (1968) havigis al ŝi nomumon por premio BAFTA kaj Oran Globon por la Plej Bonkvalita Aktorino. Ŝi atingis trian nomumon al Ora Globo pro sia rolo en John and Mary (1969).

En 1971, Farrow iĝis la unua usona aktorino en la historio kiu aliĝis al la Royal Shakespeare Company, aperante kiel Johana de Arko en ludado de Jeanne d'Arc au bûcher (Johana de Arko sur la ŝtiparo). Al tio sekvis teatraj ludoj de Mary Rose (1972), kaj Tri fratinoj (1973) kaj Ivanov (1976) de Anton Ĉeĥov. Farrow stelulis ankaŭ en kelkaj filmoj laŭlonge de la 1970-aj jaroj, ĉefe kiel Daisy Buchanan en la kinadapto de 1974 de The Great Gatsby, kaj en la komedio de Robert Altman nome A Wedding (1978).

Farrow ekrilatis kun la kinisto Woody Allen en 1979, kaj laŭlonge de unu jardeko ŝi stelulis en 13 el liaj filmoj, dekomence per A Midsummer Night's Sex Comedy (1982). Ŝi ricevis nombrajn kritikajn honorojn pro siaj ludoj en kelkaj el la filmoj de Allen, kiel nomumojn por Ora Globo pro Broadway Danny Rose (1984), The Purple Rose of Cairo (1985), kaj Alice (1990), same kiel por premio BAFTA pro Hannah and Her Sisters (1986). Post separo el Allen en 1992, Farrow faris publikajn akuzojn ke li estis sekse aliĝinta al ŝia sep-jaraĝa adoptita filino, Dylan, kion li ripete neis. Spite neklaran pruvaron, Farrow retenis la zorgon de Dylan. Tiuj postuloj ricevis gravan publikan atenton post Dylan mem rerakontis la supozitan aligon en intervjuo de 2013.

Ekde la 2000-aj jaroj, Farrow faris porokazajn aperojn en televido, kiel por ripeta rolo en Third Watch (2001–2003), kaj por duarangaj roloj en filmoj kiel The Omen (2006), Be Kind Rewind (2008), kaj Dark Horse (2011). Ŝi dediĉis gravajn periodojn al zorgado de siaj multaj adoptitaj kaj biologiaj filoj, same kiel al partopreno en humanitaraj klopodoj eksterlande, specife pri defendo de homaj rajtoj en afrikaj landoj.

Kelkaj filmoj redakti

  • Rosemary's Baby (1968)
  • John and Mary (1969)
  • The Great Gatsby (1974)
  • A Wedding (1978)
  • Death on the Nile (1978)
  • A Midsummer Night's Sex Comedy (1982)
  • Zelig (1983)
  • Broadway Danny Rose (1984)
  • The Purple Rose of Cairo (1985)
  • Hannah and Her Sisters (1986)
  • Radio Days (1987)
  • September (1987)
  • Another Woman (1988)
  • Crimes and Misdemeanors (1989)
  • Alice (1990)
  • Shadows and Fog (1991)
  • Husbands and Wives (1992)
  • The Omen (2006)
  • Be Kind Rewind (2006)

Notoj redakti

  1. Rusesabagina, Paul (12a de majo, 2008). "Heroes & Pioneers: Mia Farrow". Time. Arkivita el la originalo la 4an de decembro, 2016.

Eksteraj ligiloj redakti