Malakita verdo
Malakita verdo | |||||
Plata kemia strukturo de la Malakita verdo | |||||
Bastona kemia strukturo de la Malakita verdo | |||||
Verdaj kristaloj de Oksalato de malakita verdo | |||||
Alternativa(j) nomo(j) | |||||
| |||||
Kemia formulo | |||||
CAS-numero-kodo |
| ||||
ChemSpider kodo | 10820 | ||||
PubChem-kodo | 11294 | ||||
Fizikaj proprecoj | |||||
Aspekto | verdaj kristaloj | ||||
Molmaso |
| ||||
Bolpunkto | 164°C (malkomponiĝas)[2] | ||||
Solvebleco | solvebla en akvo, etanolo, metanolo, etilenaglikola monometila etero | ||||
Mortiga dozo (LD50) | 80 mg/kg (buŝe, muso) | ||||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[3] | |||||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H318, H361d, H410 | ||||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P264, P270, P280, P301+312, P305+351+338, P310, P330, P501 | ||||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Malakita verdo aŭ verdo de malakito, kemia formulo C23H25N2, estas organika kombinaĵo uzata kiel tinkturo kaj polemike kiel antimikrobaĵo en akvokulturo. Malakita verdo tradicie uziĝas kiel farbo por silko, ledo kaj papero. Malgraŭ tiu nomo, la tinkturo ne prepariĝas el la mineralo malakito, kaj la vorto devenas pro la kolorsimileco. Malakita verdo estas uzata kiel kolorigilo kaj biologie aktivas kontraŭ diversaj eksteraj parazitoj kaj patogenoj tiaj kiaj fungoj, bakterioj, ktp. Ĝia ĉefa aplikado sidas sur la traktado kontraŭ protozoaj dolĉakvaj parazitoj.
Strukturo kaj proprecoj
redaktiMalakita verdo klasiĝas kiel industria kolorigilo derivita el la ‘’’triarilmetana tinkturo’’’ uzata en la pigmenta industrio. Formale, malakita verdo rilatas al klorida aŭ oksalata salo de iu triarilmetana derivaĵo, kvankam la vorto estas libere uzata kaj ofte rilatas al la kolora katjono. La anjonoj ne havas efikon sur la koloro. La intense verda koloro de la katjono rezultas pro la forta absorba bendo je 621 nm.
Preparado
redakti- Malakita verdo rezultas el kondensiĝo de la benzaldehido kaj ‘’’dumetilanilino’’’ donante la respektivan produkton:
Uzoj
redaktiKiam diluita, tiam malakita verdo uziĝas kiel topika antisepsaĵo aŭ en la traktadoj de malsanoj kaŭzataj de fungoj kaj bakterioj trovataj en fiŝoj. Ĝi ankaŭ uzatas kiel antibakteriaj kolorigiloj kaj en analiza kemio.Tamen, en 1992, en Kanado, oni konkludis ke ĝi prezentas signifan riskon por la sano de homoj kiuj faras uzon de fiŝoj poluitaj per malakita verdo.
Do, la substanco estis klasita kiel damaĝa por la sano ĉar oni malkovris ĝian toksecon por la homĉeloj, povante kaŭzi formiĝon de tumoroj en la hepato. Tamen, pro ĝia facila produktado kaj malalta kosto, ĝi ofte uziĝas en determinitaj landoj kun malpli restriktaj leĝoj por diversaj uzoj en la akvokulturo. En 2005, angiloj kaj fiŝoj importitaj el Ĉinio kaj Tajvano estis trovitaj en Honkongo kun spuroj de tiu substanco.
Aliflanke, en 2006, la FDA el Usono detektis malakitan verdon en marfruktoj importitaj el Ĉinio al tiu lando por homkonsumado, tie kie cetere la substanco ankaŭ estis malpermesita por uzoj en akvokulturo. En junio 2007, FDA blokis la importadon de diversaj variaĵoj da marfruktoj pro la daŭra poluado per malakita verdo. Ĉi tiu substanco estas malpermesita en Usono ekde 1983 en la uzoj rilatantaj al manĝaĵoj-produktado. Kiel indikilo de pH, kun varianta turnopunkto inter 0,2 kaj 1,8, tiam kiam ĝi iĝas el flava al bluverda, malakita verdo estas kutime uzata sub la formo de akvosolvaĵo.
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Pubchem
- ↑ Fisher Scientific
- ↑ LabChem. Arkivita el la originalo je 2021-08-27. Alirita 2021-08-27.