Malita, - tagaloge Bayan ng Malita - estas kvinaklasa, universitata urbego en Filipinoj, en insulo Mindanao, en Dabaa Regiono, kie ĝi estas ĉefurbo de provinco Okcidenta Dabao. La urbego konsistas el 30 distriktoj, inter ili nur tri estas urbaj distriktoj. Laŭ la popola etimologio la loknomo devenas de la hispana vorto "maleta" signifanta valizon. Malita estas konata pro diversaj kulturaj heredaĵoj kaj triboj.

Malita
municipo de Filipinoj
Administrado
Poŝtkodo 8012
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 118 197  (2020) [+]
Loĝdenso 134 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 6° 24′ N, 125° 36′ O (mapo)6.4125.6Koordinatoj: 6° 24′ N, 125° 36′ O (mapo) [+]
Alto 197 m [+]
Areo 883,37 km² (88 337 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Malita (Filipinoj)
Malita (Filipinoj)
DEC
Malita
Malita
Situo de Malita

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Malita, Davao Occidental [+]
vdr
Urbodomo de Malita

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Malita situas en suda parto de la insulo sur la marborda ebenaĵo ĉe enfluejo de rivero [1]. General Santos troviĝas 59, Dabao 71, Kotabato (urbo) 175, Pagadiano 287, Cebuurbo 472, Legazpio (Albajo) 776, Puerto Princesa 842, ĉefurbo Manilo 1040, Kezonurbo 1045 kilometrojn (aere) [2].

 
Vojo en Malita

Historio redakti

Malita estas la plej malnova komunumo en la provinco. La unua mencio okazis en 1904, kiam jam Usono havis la insulon. Tamen estas aliaj opinioj, ke dum dominado de hispanoj Malita estis apartenaĵo de alia municipo. La oficiala fondo de la municipo okazis en 1936. Mallonga japana okupo okazis inter 1942-1945. Malita atingis la internacian klasifikadon grandurbo (pli granda ol cent mil loĝantoj) en 2000. Dum la historio ondoj da migrantoj alvenis. La unua ondo venis antaŭ la oficiala fondo el Cebuurbo aŭ ties proksimeco, la sekva ondo el Luzono jam post la fondo. Alvenis multe da migrantoj depost la 2-a mondmilito el Dabao.

Ekonomio redakti

Malita estas la ĉefa ekonomia centro de la provinco. Agrikulturo kaj fiŝindustrio estas la ĉefa industrio de la komunumo. Estante malproksime de aliaj ĉefaj urbaj centroj kiel Dabao, Digos kaj General Santos, Malita ankaŭ funkcias kiel la ĉefa urba centro de la provinco. Malita fariĝos komponenta urbo dum la venontaj jaroj pro la ekonomia potenco.

Religio kaj eduko redakti

En Malita la loĝantoj sekvas plurajn religiojn, plej ofte kristanajn. En la urbego universitato, kolegio kaj akademioj funkcias.

Trafiko redakti

Malita estas atingebla laŭ la marborda ĉefvojo ambaŭdirekte, krome kuras flankovojo al interno de la insulo. La urbo havas malgrandan flughavenon. Enurbe motorizitaj tricikloj kaj busetoj trafikas.

Klimato redakti

Malita situas en la savanoklimato laŭ klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas po 1194 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo kaj oktobro pli ofte. La averaĝa jara temperaturo varias inter 24-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vizitindaĵoj redakti

Distriktoj redakti

  • Bito
  • Bolila
  • Buhangin
  • Culaman
  • Datu Danwata
  • Demoloc
  • Felis
  • Fishing Village
  • Kibalatong
  • Kidalapong
  • Kilalag
  • Kinangan
  • Lacaron
  • Lagumit
  • Lais
  • Little Baguio
  • Macol
  • Mana
  • Manuel Peralta
  • New Argao
  • Pangian
  • Pinalpalan
  • Poblacion
  • Sangay
  • Talogoy
  • Tical
  • Ticulon
  • Tingolo
  • Tubalan
  • Pangaleon

Fontoj redakti