Malmedy

(Alidirektita el Malmedo)


Malmedy (france: [MALmedi] aŭ valone: Måmdey) estas municipo en Belgio, unu el la 133 municipoj, kiuj ricevis la honortitolon "urbo". Komence de januaro 2016 ĝi havis 12 415 loĝantojn.

Malmedy
urbo
La urbodomo de Malmedy/Måmdey
La urbodomo de Malmedy/Måmdey
La urbodomo de Malmedy/Måmdey
municipo en Belgio • urbo de Belgio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Belgio
Regiono Valonio
Provinco Lieĝo
Arondismento Verviers
Poŝtkodo 4960
Retpaĝaro http://www.malmedy.be france nederlande germane angle
http://www.mamdi.net valone
Demografio
Loĝantaro 12 415  (januaro 2016)
Loĝdenso 116 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 25′ N, 6° 1′ O (mapo)50.4166666666676.0166666666667Koordinatoj: 50° 25′ N, 6° 1′ O (mapo)
Areo 100,62 km² (10 062 ha)
Horzono +1 (+2 de aprilo ĝis oktobro)
Malmedy (Belgio)
Malmedy (Belgio)
DEC
Malmedy
Malmedy
Situo de Malmedy en Belgio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Malmedy [+]
vdr

Historio redakti

Ekde 1977 la municipoj Bellevaux, Ligneuville kaj Bevercé apartenas al Malmedy, la ĉefa municipo.

Ĝis la Traktato de Versajlo en 1919 la urbo apartenis al la Germana Regno, kiel la cetero de la tiamaj distriktoj Eupen kaj Malmedy. Antaŭe ĝi estis parto de la duklando Limburgo, kaj post la Viena kongreso en 1815 apartenis al Prusio.

La Malmedia masakro estis militkrimo fifarita de membroj de la Kampfgruppe Peiper (parto de la 1a SS Panzer Divizio), germana batalunuo estrita de Joachim Peiper, en la ŝosekrucejo de Baugnez proksime al Malmedy, la 17an de decembro, 1944, dum la Batalo de Ardenoj. Laŭ nombraj rakontoj de atestintoj, 84 usonaj militprizonuloj estis masakritaj de siaj germanaj kaptintoj: la prizonuloj estis kunigitaj en kampo kaj pafitaj per mitraletoj.

Partneraj urboj redakti

  Beaune, 1962 en Francio