Manó Gozsdu [goĵdu], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gozsdu Manó estis hungaria-rumana juristo, politikisto, parlamentano, mecenato, departementestro. Liaj nomoj laŭ diversaj rumanaj ortografioj estas Emanoil Gojdu, Manuil Gozsdu, Emanuil Gozsdu. Lia kuzo estis Elek Gozsdu.

Manó Gozsdu
Manó Gozsdu
Manó Gozsdu
Persona informo
Naskiĝo la  9-an de februaro 1802(nun 1802-02-09)
en Großwardein (Habsburga Imperio, Transilvanio)
Morto la 3-an de februaro 1870
en Hungario Pest (urbo) (Hungara reĝlando)
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungararumana
Ŝtataneco Aŭstra imperioHungario
Okupo
Okupo politikistoadvokato
vdr
Pentraĵo Manó Gozsdu fare de Miklós Barabás

Manó Gozsdu [1] naskiĝis la 9-an de februaro 1802 en Transilvanio en Nagyvárad, li mortis la 3-an de februaro 1870 en Pest (urbo).

Biografio redakti

Manó Gozsdu frekventis katolikajn gimnaziojn en sia naskiĝurbo kaj Eger, poste li studis en Reĝa Jura Akademio (Nagyvárad) kaj Reĝa Jura Akademio (Pozsony), poste en 1823 li estis notario en Pest. Li akiris advokatan diplomon en la sekva jaro en Reĝa Universitato de Pest. Post siaj studoj li laboris apud Mihály Vitkovics 3 jarojn. En 1826 li verkis kelkajn hungarlingvajn poemojn, en la sama jaro li iĝis memstara advokato. En la sekva jaro li enkondukis la unua la hungaran lingvon en la juĝejo. En 1832 li edziĝis. En la sekvaj jaroj li riĉiĝis, li aĉetis domojn kaj parcelojn, krome li estis mecenato de rumanlingvaj eldonaĵoj en Pest. Dum la Hungara revolucio de 1848 li okupiĝis pri rumanaj ekleziaj temoj, sed li akceptis ankaŭ la unuan memstaran kabineton. Li malvenkis en elektado de parlamentanoj (same kiel Sándor Petőfi), poste li retiriĝis. En la jaro 1861 li estis nomumita departementestro de Krassó, samtempe senatano. En 1863 pro vidviĝo li denove edziĝis. Inter 1865 kaj 1868 li estis parlamenta deputito, poste li estis ĉefjuĝisto. Li ricevis reĝan premion en 1867. Post sia morto la heredintoj estis la ortodoksaj hungariaj rumanoj.

Memorigiloj redakti

  • 2 memortabuloj en Budapeŝto
  • lernejo en Oradea
  • korto Gozsdu: estas 7 domoj kaj 6 kortoj kune; ĝi estis konstruita en 1901 en Budapeŝto el heredaĵo de Gozsdu, ĝi longe estis juda centro kun vendejoj; UNESCO en 2002 deklaris ĝin monda heredaĵo; inter 2002-2008 ĝi renoviĝis; nuntempe en Korto Gozsdu estas luksaj loĝejoj, restoracioj, kafejoj, ankaŭ turista celloko

Fontoj redakti

 
Memortabulo pri Manó Gozsdu
 
Memortabulo pri Manó Gozsdu