Manuel BALLESTER BOIX (naskiĝis la  27-an de junio 1919(nun 1919-06-27) en Barcelono, mortis la 5-an de aprilo 2005 en Barcelono) estis hispana ĥemiisto premiita en 1982 per la "Premio Príncipe de Asturias de Investigación Científica y Técnica".

Manuel Ballester Boix
Persona informo
Manuel Ballester Boix
Naskiĝo la  27-an de junio 1919(nun 1919-06-27)
en Barcelono
Morto la 5-an de aprilo 2005 (85‑jara)
en Barcelono
Lingvoj hispanakataluna vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato HarvardUniversitato de Barcelono vd
Profesio
Okupo kemiisto • universitata instruisto vd
Laborkampo Ĥemio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Naskiĝinta en Barcelono, li studis ĥemion en la Universitato de Barcelono licenciiĝinte en la jaro 1944. Inter 1949 kaj 1951 li daŭrigis siajn studojn en la usona universitato de Harvard.

Membro de "Consejo Superior de Investigaciones Científicas" (CSIC) ekde 1944, li estis nomita ĉef-serĉisto de "Patronato Juan de la Cierva", posteno kiun li tenis inter 1971 kaj 1985. Li ankaŭ estis profesoro invitata en multnombraj universitatoj tra la mondo kaj laboris por la Departemento de Defendo de la Registaro de Usono.

Lia scienca laboro fokusiĝis en la organika kemio, speciale en la kinetiko kaj la meĥanismo de organikaj kondensadoj, en la sintezo kaj reagoj de la kloraj aromataj hidrokarbonidoj kaj la studado de la liberaj radikaloj, anjonoj kaj katjonoj de la trivalenta karbono. Lia laboro estis agnoskita en multnombraj sciencaj publikaĵoj de tutmonda disvastiĝo kaj en la diversaj hispanaj kaj eksterlandaj honorigoj kiujn oni donis al li.

En 1982 li estis premiita per la "Premio Príncipe de Asturias de Investigación Científica y Técnica" (tiel nomita ĝis 2014; hodiaŭ: "Premio Princesa de Asturias de Investigación Científica y Técnica"[1]).

Li mortis en Barcelono la 5-an de aprilo 2005.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Manuel Ballester Boix en la hispana Vikipedio.