Por samtitola artikolo vidu la paĝon Le Fur.

Marc Le Fur, naskiĝinta la 28-an de novembro 1956 en Dakaro (Senegalo), estas franca politikisto.

Marc Le Fur
Persona informo
Marc Le Fur
Naskiĝo 28-a de novembro 1956
en Dakaro (AOF)
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Nacia Lernejo pri AdministradoInstituto pri Politikaj Studoj de Parizo vd
Partio UMP
Familio
Edz(in)o Marine de Carné vd
Profesio
Okupo politikisto • Grands corps de l'Etat vd
Aktiva en Parizo vd
Doktoreca konsilisto François André vd
En TTT Oficiala retejo vd
Deputito de la 3-a distrikto de Côtes-d'Armor
Antaŭulo Didier Chouat
Dum 2-a de aprilo 199321-a de aprilo 1997
Sekvanto Didier Chouat
Departementa konsiliano du Kantono Quintin
Dum 18-a de marto 2001
Regiona konsiliano de Bretonio
Dum 15-a de marto 199828-a de marto 2004
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Deputito UMP de Côtes-d'Armor inter 1993 kaj 1997, poste ekde 2002. Li estas vicprezidanto de la Nacia Asembleo ekde la 27-a de junio 2007.

Edukado redakti

  • Licenco pri historio
  • Diplomita de Sciences-Po Parizo en 1978,
  • Diplomita pri publika administrado de ENA Promocio Solidareco (1983).

Administra kariero redakti

  • 1983 : Subprefekto, direktoro de asistantaro de la prefekto de Côtes-du-Nord
  • 1984 : Subprefekto, direktoro de asistantaro de la prefekto de Somme
  • 1986-1988 : membro de la asistantaro de Édouard Balladur, ministro pri ekonomio kaj financoj
  • 1988-1990 : Supra ŝtatoficisto por la internacia kunlaboro en la ministerio pri enlandaj aferoj
  • 1990-1993 : Ĝenerala direktoro de la servoj de la Departementa Konsilio de Deux-Sèvres
  • 1997-1998 : Aŭditanto en la 51-a promocio de Instituto de Supraj Studoj pri Nacia Defendo (IHEDN)
  • 2000-2002 : Ĝenerala inspektistaro de la Administracio kaj ĝenerala sekretariato de la Instituto de Supraj Studoj pri Enlanda Sekureco, kiu arigas fakulojn pri sekureco.

Politika kariero redakti

Diplomata kariero redakti

Li estas membro de la Studgrupo pri la tibeta problemo de la Nacia Asembleo[1].

Konstitucio redakti

Li estas la aŭtoro de la origina amendo por la enkonduko de la regionaj lingvoj en la franca Konstitucio.

Leĝo redakti

 
Marc Le Fur kaj Christine Boutin okaze de la « manifestacio por ĉiuj » en januaro 2013.

La 21-an de decembro 2011, kun ok aliaj deputitoj, li voĉdonigis amendon n° 3947, nomita « amendo Le Fur ») en la Nacia Asembleo por modifi la ĝeneralan kodon de la teritoriaj kolektivumoj per apliko de la artikolo 11 de la Konstitucio de la Kvina Franca Respubliko. Tiu amendodiras ke je peto de unu kvinono de la departementaj konsilianoj subtenata de unu dekono de la balotantoj enskribitaj sur la balotaj listoj, departemento rajtas organizi referendumo por ŝanĝi administracian regionon[2]. La projekto de organiza leĝo kaj la leĝprojekto estis adoptita per la Nacia Asembleo la 10-an de januaro 2012[3].

Eblus do ekde nun (post aprobo de la Senato) organizi referendumon en Loire-Atlantique kaj en la kvar aliaj bretonaj departementoj por decidi ĉu, jes aŭ ne, la departemento Loire-Atlantique devas kuniĝi al Bretonio. Tiu elekto ne plu estos blokita per la negativa voĉdono de la regiono Luarlandoj. Per tiu teksto, la deputitoj ne decidas pri la rezulto sed kreas la kondiĉojn, kiuj ebligas al la civitanoj mem decidi.

Li favoras la kuniĝon de la departemento Loire-Atlantique al la regiono Bretonio, por reunuigi la historian Bretonion.

Li estis unu el la deputitoj UMP, kiuj sindetenis pri la eŭropa buĝeta pakto en oktobro 2012.

Li estis punita unuanime de la kunveno de la frakciaj prezidantoj de la Nacia Asembleo post la perfortoj okazintaj la 19-an de aprilo en la debato malfermanta la rajton al edziĝo de samseksaj homparoj[4].

Leĝpropono redakti

Komence de 2013, li proponis permeson celebri religiajn geedziĝojn sen antaŭa civila geedziĝo[5].

Kontraŭado al la samseksa geedziĝo kaj amasinformado redakti

Tre pinte en la batalo kontraŭ la samseksa geedziĝo[6], allogis plurfoje la atenton de la amasinformiloj[7], aparte kiam li dissendas per Twitter foton, multe uzita de la gazetaro, kun subteksto "geja geedziĝo, adopto, GPA, PMA : tiu deputito decidas pri la estonteco de niaj infanoj... ni postulu referendumon" kaj montranta la deputiton de la plimulto Thomas Thévenoud (PS) - kaj ne Guillaume Bachelay male al kio estis dirita en la pepaĵo- ludanta skrablon perrete per sia tabulkomputilo, dum la debatoj de la Nacia Asembleo[8].

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti