Margaret Lockwood
Margaret Mary Day Lockwood (15a de Septembro 1916 – 15a de Julio 1990), estis angla aktorino]. Ŝi estis unu el la plej popularaj britaj kinostelulinoj de la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj, kaj inter ŝiaj filmaperoj menciendas The Lady Vanishes (1938), Night Train to Munich (1940), The Man in Grey (1943), kaj The Wicked Lady (1945). Ŝi estis nomumita por la premio BAFTA al la Plej Bonkvalita Brita Aktorino pro sia ludo en la filmo de 1955 nome Cast a Dark Shadow. Ŝi stelulis ankaŭ en la televida serio Justice (1971–74).
Margaret Lockwood | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Margaret Lockwood | |||||
Naskonomo | Margaret Mary Day Lockwood | ||||
Naskiĝo | 15-an de septembro 1916 en Karaĉio | ||||
Morto | 15-an de julio 1990 (73-jaraĝa) en Kensington | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Cirozo vd | ||||
Tombo | Putney Vale Cemetery (en) vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Reĝa Akademio de Drama Arto - aktorado (–1934) Sydenham High School (en) Arts Educational School (en) vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Julia Lockwood (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | televida aktoro aktoro filmaktoro teatra aktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1928– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ŝi ekkarieris en la dua duono de la 1930-aj jaroj por la brita kompanio British Lion. Ŝi famiĝis en 1937 per la filmo Doctor Syn por Gaumont British, kaj sekve ŝi estis kontraktita de Gainsborough Pictures. Ĉefaj filmoj de tiu epoko estis Bank Holiday, reĝisorita de Carol Reed kaj The Lady Vanishes, reĝisorita de Alfred Hitchcock, en kiu ŝi stelulis kun Michael Redgrave. En 1939 ŝi laboris en Nordameriko por Susannah of the Mounties (1939), kun Shirley Temple kaj Randolph Scott, kaj poste por Rulers of the Sea (1939), kun Will Fyffe kaj Douglas Fairbanks Jr.. Kvankam ŝi ricevis proponojn por pluee labori en Usono, samjare ŝi revenis al Britio. Eble la ĉefaj filmoj de ŝia karierpinto estis The Man in Grey (1943), kaj The Wicked Lady (1945). En la dua duono de la 1950-aj jaroj ŝi laboris por televido. Ŝi faris finan filmaperon en 1976 por The Slipper and the Rose de Bryan Forbes.
Eksteraj ligiloj
redakti- Margaret Lockwood ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- Teatroludoj en University of Bristol Theatre Archive
- Fotoj de Margaret Lockwood
- Margaret Lockwood in Cornish Rhapsody which comes from the British War Time Film "Love Story" and starred Margaret as a lady concert pianist. The music was written by Hubert Bath. The pianist is Harriet Cohen ĉe YouTube.
- Fotoj de Margaret Lockwood ĉe Silver Sirens
- The Margaret Lockwood Society