Margita, serbe Маргита, rumane Mărghita, hungare Nagymargita [nadjmargita] estas vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Suda Banato, en municipo de Plandiŝte.

Margita troviĝas en (verda) Municipo Plandiŝte en Serbio
Mapo pri municipo de Plandiŝte
Serba preĝejo de Margita

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Margita situas sur ebenaĵo ĉe la rumana landlimo, laŭ ĉefvojo Plandiŝte-Versec.

Historio redakti

Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Torontál, al distrikto de Bánlak, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. Dum la 2-a mondmilito la germanoj okupis la vilaĝon. En 2002 loĝis en Margita 1047 homoj, (462 serboj (44 %), 303 rumanoj (29 %), 107 ciganoj, 100 hungaroj, 37 jugoslavianoj kaj aliaj).

Vidindaĵoj redakti

  • serba ortodoksa preĝejo
  • rumana ortodoksa preĝejo

Vidu ankaŭ redakti

 
Rumana preĝejo de Margita