Marillion estas brita nov-progresiv-roka grupo el Aylesbury, Anglujo. Ĉefa grupo de la reviviĝo de progresiva roko, ĝi formiĝis en 1979 sub la nomo de Silmarillion (nomo prunteprenita de romano de J. R. R. Tolkien, aŭtoro de La Sinjoro de la Ringoj). La nomo estis rapide mallongigita al Marillion, dum la grupo iom post iom malproksimiĝis de iu ajn "folklora" referenco (al la Tolkien-a imagaro, al la progresiv-roka simfonismo de la 1970-aj jaroj) por disvolvi specifan identecon, karakterizitan de muziko pli ritma, de kompleksaj tekstoj, de la voĉo kaj la agado de la kantisto Fish, kaj de lia posteulo Steve Hogarth kaj krei la stilon nomatan "nov-progresiva roko" kun aliaj britaj grupoj kiel Pallas, Pendragon, IQ, Twelfth Night.

Marillion
Marillion koncertanta en Montrealo, Kanado
Marillion koncertanta en Montrealo, Kanado
Bazaj informoj
Deveno Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Aylesbury, Unuiĝinta Reĝlando
Ĝenroj Progresiva roko
Nov-progresiva roko
Aktivaj jaroj 1979–Nuntempo
Eldoninto Racket Records
Retejo www.marillion.com%20
Membroj

Steve Hoghart
Steve Rothery
Pete Trewavas
Mark Kelly
Ian Mosley

Antaŭaj membroj

Fish
Mick Pointer
Andy Ward
Jonathan Mover
Brian Jelliman
Doug Irvine
John Martyr
Diz Minnit

vdr

Biografio redakti

Facile kvalifikita dum siaj fruaj jaroj kiel "klono de Genesis", la melodia esplorado, kiu karakterizas la bandon kaj la kompleksecon de la komponaĵoj, kiuj ofte superas 8 ĝis 10 minutojn, aliancitajn kun la karismo de sia kantisto Fish, donis al ĝi la publikajn favorojn. Ĉi-tiu sukceso, komence ĉefe limigita al Britio, etendiĝis al la tuta Eŭropo en 1985 per la albumo Misplaced Childhood, konceptalbumo de aŭtobiografia karaktero. Ĉi-tiu unua periodo kulminas en 1987 kun la tre sukcesa Cluthching at Straws, kio rezultigas la foriron de Fish pro rilataj kialoj. De 1989, dua periodo vidas la efektivigon de sono foje pli poproka, foje pli malhela (Brave, en 1994). La tria periodo komenciĝas en 1997, ĉar la grupo disiĝas el EMI por memprodukti kaj disvolvi antaŭ ĉiuj aliajn originalan amasfinancada modelon, fanoj de tiam antaŭfinancis la albumojn kaj la turneojn de la grupo. Ĉi-tio estis duonsukcesa periodo laŭ komerca vidpunkto, sed tre riĉa muzike, malgraŭ aspekto foje nefinita kaj miskomprenita (Radiat10n, marillion.com), elstarita de la lastaj albumoj de la grupo kaj precipe la konceptalbumo Marbles publikigita en 2004, Sounds that Can't Be Made en 2012F.E.A.R en 2016. Marillion tiel konas kun siaj plej novaj albumoj revenon al favoroj kun pli larĝa publiko, permesante al si, post jaroj de subgrundaj medioj, rekonekti kun sukceso.

Kun vendoj taksitaj hodiaŭ je pli ol 15 milionoj da albumoj, Marillion estas tute sendependa grupo, kiu sukcesis, per interreto, forliberiĝi el la subteno de la oficialaj amaskomunikiloj kaj de muzika industrio aŭ vendistoj por komponi kaj elsendi lia muziko, en kompleta libereco de verkado.

Diskaro redakti

  • 1983 – Script for a Jester's Tear
  • 1984 – Fugazi
  • 1985 – Misplaced Childhood
  • 1987 – Clutching at Straws
  • 1989 – Seasons End
  • 1991 – Holidays in Eden
  • 1992 - Six of one, Half Dozen of the Other
  • 1994 – Brave
  • 1995 – Afraid of Sunlight
  • 1997 – This Strange Engine
  • 1998 – Radiat10n
  • 1999 – Marillion.com
  • 2001 – Anoraknophobia
  • 2004 – Marbles
  • 2007 – Somewhere Else
  • 2008 – Happiness Is The Road
  • 2009 – Less Is More (acoustique)
  • 2012 – Sounds that Can't Be Made
  • 2016 – Fuck Everyone and Run (F E A R)
  • 2019 – With Friends from the Orchestra
  • 2022 – An Hour Before It's Dark