Mario LANZA (denaske Alfredo Arnold Cocozza [koˈkɔca]; 31a de Januaro, 1921 – 7a de Oktobro, 1959) estis usona tenoro, aktoro, kaj filmostelulo en Holivudo fine de la 1940-aj kaj en la 1950-aj jaroj kiu estis de itala praularo. Lanza ekstudis por esti profesia kantisto estante 16-jaraĝa. Post aperi en la Hollywood Bowl en 1947, Lanza subskribis sep-jaran kinkontrakton kun Louis B. Mayer, estro de Metro-Goldwyn-Mayer, kiu estis vidanta sian ludadon kaj estis impresita de lia kantostilo. Antaŭ tio, la plenkreskula Lanza jam estis kantinta nur du ludojn de unu opero. La venontan jaron (1948), tamen, li kantis la rolon de Pinkerton en la opero de Puccini nome Madame Butterfly en Nov-Orleano.[1]

Mario Lanza
Persona informo
Naskonomo Alfred Arnold Cocozza
Aliaj nomoj Mario Lanza
Naskiĝo 31-an de januaro 1921 (1921-01-31)
en Filadelfio
Morto 7-an de oktobro 1959 (1959-10-07) (38-jaraĝa)
en Romo
Mortokialo korinfarkto
Tombo tombejo Sankta Kruco en urbo Culver
Lingvoj anglaitala
Ŝtataneco Usono
Alma mater South Philadelphia High School
Okupo
Okupo operkantisto • muzikisto • filmaktoro • diskografa artisto
TTT
Retejo http://www.lanzalegend.com
vdr
Lanza kiel Otello de Giuseppe Verdi

Lia filmodebuto por MGM estis That Midnight Kiss (Meznokta kiso, 1949) kun Kathryn Grayson kaj Ethel Barrymore. Unu jaron poste, en The Toast of New Orleans (Novorleana tosto), lia populara kanto "Be My Love" (Estu mia amo) iĝis lia unua milion-vendita sukceso. En 1951, li ludis la rolon de la tenoro Enrico Caruso, sia idolo, en la biografia filmo The Great Caruso, kiu produktis alian milion-venditan sukceson per "The Loveliest Night of the Year" (La plej aminda nokto de la jaro, kanto kiu uzis la melodion de Sobre las Olas, Sur la ondoj). The Great Caruso estis la plej enspeza filmo tiun jaron.[2]

La titolkanto de lia posta filmo, Because You're Mine (Ĉar vi estas mia), estis lia fina milion-vendita sukceso. La kanto rezultis en la ricevo de nomumo por Oskar-premio por la Plej Bonkvalita Originala Kanto. Registrinte la sonbemdon por sia venonta filmo, nome The Student Prince (La studenta princo), li eniris en longa batalo kun la studiestro Dore Schary pro artaj diferencoj kun la reĝisoro Curtis Bernhardt, kaj finfine li estis maldungita de MGM.[3]

Filmoj redakti

  • 1944 Winged Victory
  • 1949 That Midnight Kiss
  • 1950 The Toast of New Orleans
  • 1951 The Great Caruso
  • 1952 Because You're Mine
  • 1954 The Student Prince
  • 1956 Serenade
  • 1957 Seven Hills of Rome
  • 1959 For the First Time

Kelkaj diskoj disponeblaj en KD redakti

  • The Great Caruso And Other Caruso Favorites (1989)
  • Mario Lanza Sings Songs from The Student Prince and The Desert Song (1989)
  • Mario! (Lanza At His Best) (1995)
  • Mario Lanza: Opera Arias and Duets, (1999)
  • Mario Lanza Live at Hollywood Bowl: Historical Recordings (1947 kaj 1951) (2000)
  • Serenade/A Cavalcade of Show Tunes (2004)

Notoj redakti

  1. Bessette, Roland L. Mario Lanza: Tenor in Exile, Amadeus (1999), p. 65
  2. Vogel, Michelle. Children of Hollywood, McFarland (2005), p. 65.
  3. "Mario Lanza". IMDb.com. Alirita la 16an de Junio 2021.