Mariska Komáromi
Mariska Komáromi [mariŝka], laŭ hungarlingve kutima nomordo Komáromi Mariska estis hungara aktoro, operkantisto (soprano). Ŝia nomo estis post la geedziĝo laŭ hungara sistemo Littke Jenőné.
Mariska Komáromi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Komáromi Mariska |
Naskiĝo | la 3-an de junio 1864 en Miskolc (Hungario) |
Morto | la 23-an de oktobro 1936 en Pécs (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
Mariska Komáromi [1] naskiĝis la 3-an de junio 1864 en Miskolc, ŝi mortis la 23-an de oktobro 1936 en Pécs.
Biografio
redaktiMariska Komáromi debutis en 1877 en Népszínház, kie ŝi ankaŭ lernis samloke la aktoradon. Ekde 1882 ŝi aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Budapeŝto), kie plej ofte kantadis. Post kelkaj jaroj ekfunkciis Budapeŝta Ŝtata Operejo, tial la prozo kaj opero havis apartajn lokojn. Komáromi kantadis en la operejo, sed ekde 1888 ŝi plulernis en Italio kaj Parizo. Ŝi hejmenvenis en 1891, komence ŝi apartenis denove al Népszínház, ekde 1898 al Teatro Magyar. En 1897 ŝi edziniĝis kaj vivis plu en Pécs, spite tion ŝi havis rolojn ne nur en Pécs, sed ankaŭ en Budapeŝto. Ŝi ricevis memormedalon de la Ruĝa Kruco.
Elektitaj teatraj roloj
redakti- Wolfgang Amadeus Mozart: La geedziĝo de Figaro - Susanna
- Franz von Suppé: Boccaccio – Fiametta
- Jean Racine: Fedro - titolrolo
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografieto[rompita ligilo]