Marko Aŭrelio Severino

Marco Aurelio Severino (1580-1656) (* Tarsia, Kalabrio, en la 2-a de novembro 1580 - Napolo, en la 12-a de julio 1656) estis itala kuracisto, kirurgo, anatomo kaj profesoro pri medicino kaj kirurgio.

Marci Aurelii Severini
(1580-1656)
medicus Italicus
medicus Italicus
Persona informo
Naskiĝo 2-a de novembro 1580
en Tarsia, Kalabrio,  Italio
Morto 12-a de julio 1656
en Napolo,  Italio
Tombo San Biagio Maggiore vd
Lingvoj itala vd
Alma mater Universitato de Salerno
Profesio
Okupo entomologo • kuracisto • universitata instruisto • kirurgo • anatomo vd
Laborkampo biologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis filo de la advokato Giovanni Jacopo Severino kaj estis adepto de la atomismo el Demokrito, preterlasante la teoriojn de Aristotelo. Li konatiĝis kun Tommaso Campanella kaj korespondis kun William Harvey kaj Thomas Bartholin (1616-1680)[1]. Li estis familiara al la verkoj de la scienculoj de la antikveco same kiel Galeno kaj Laktancio. Li ankaŭ aŭtoris verkon kies titolo estis La filosofia degli scacchi[2].

Krom sia brila kariero kiel kirurgo kaj profesoro, liaj verkoj prezentas ambiguajn aspektojn. Li kutime inkludadis mistikajn spekulaciojn, kaj lia verkaro harmoniis kun sia religia kredo.

Verkoj redakti

  • De recondita abscessuum natura, O. Beltrani, Napolo, 1632
  • Zootomia democritaea, id est anatome generalis totius animantium opificii : libris quinque distincta, quorum seriem sequens facies delineabit, Endterius, Nuremberg, 1645
  • De efficaci medicina, J. Beyer, Frankfurt, 1646
  • De viperae natura, veneno, medicina demonstrationes et experimenta nova, P. Frambotti, Padovo, 1650
  • Trimembris chirurgia, Schönwetter, Frankfurt, 1653
  • Therapeuta Neapolitanus, J. A. Tarin, Napolo, 1653
  • Quaestiones anatomicae quatuor, Frankfurt, 1654
  • Antiperipatias. Hoc est adversus Arsitoteleos de respiratione piscium diatriba. De piscibus in sicco viventibus commentarius... Phoca illustratus..., 2 vol., Naples, H. C. Cavalli, 1655–1659
  • Synopseos chirurgiae libri sex, E. Weyerstroten, Amsterdamo, 1664

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Bibliothèque Nationale de France
  2. La filozofio de la ŝakludo
  3. Treccani
  4. Treccani
  5. Personensuche
  6. Personensuche. Arkivita el la originalo je 2014-10-08. Alirita 2014-07-15.


 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj