Matthew ARNOLD (24a de Decembro 1822 – 15a de Aprilo 1888) estis angla poeto kaj kulturkritikisto kiu laboris kiel lernejinspektisto. Li estis la filo de Thomas Arnold, fama estro de Rugby School, kaj frato de kaj Tom Arnold, literatura profesoro, kaj William Delafield Arnold, romanisto kaj kolonia administristo. Matthew Arnold estis karakterizita kiel saĝverkisto, nome tipo de verkisto kiu admonas kaj instruas la leganton pri siatempaj sociaj aferoj.[1] Li laboris kiel lernejinspektisto dum 35 jaroj, kaj subtenis la koncepton de ŝtat-regulata mezlerneja edukado.[2]

Matthew Arnold
Persona informo
Matthew Arnold
Naskiĝo 24-an de decembro 1822 (1822-12-24)
en Laleham
Morto 15-an de aprilo 1888 (1888-04-15) (65-jaraĝa)
en Liverpool
Tombo Church of All Saints vd
Religio Anglikanismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Balliol CollegeRugby School vd
Familio
Patro Thomas Arnold vd
Patrino Mary Penrose vd
Gefratoj Tom Arnold • William Delafield Arnold • Jane Martha Arnold • Susanna Elizabeth Lydia Arnold vd
Edz(in)o Frances Lucy Wightman vd
Infanoj Basil Arnold • Eleanore Mary Caroline Arnold • Thomas Arnold • Lucy Charlotte Arnold • Richard Penrose Arnold • Trevenen William Arnold vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto • literaturkritikisto • universitata instruisto • ĵurnalisto • school inspector • eseisto vd
Laborkampo poezio • kulturkritiko • eseo • school inspection vd
Verkado
Verkoj The Scholar-Gypsy ❦
Thyrsis ❦
Dover Beach ❦
Tristram and Iseult ❦
To Marguerite: Continued ❦
Sohrab and Rustum ❦
Balder Dead ❦
On Translating Homer ❦
Culture and Anarchy vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

 
Karikaturo fare de James Tissot publikigita en Vanity Fair en 1871.

En 1849, li publikigis sian unuan libron de poezio, The Strayed Reveller. En 1850 lia amiko William Wordsworth mortis; Arnold publikigis siajn "Memorial Verses" pri la maljuna poeto en Fraser's Magazine. In 1852, Arnold publikigis sian duan volumon de poemoj, Empedocles on Etna, and Other Poems. En 1853, li publikigis Poems: A New Edition, elektorikolto el la du pli fruaj volumoj notinde ekskludante Empedocles on Etna, sed aldonante novajn poemojn, Sohrab and Rustum kaj The Scholar Gipsy. En 1854, Poems: Second Series aperis kiel nova elektorikolto en kiu li inkludis la novan poemon, Balder Dead.

Arnold estis nomumita Profesoro de Poezio en Oksfordo in 1857, kaj li estis la unua en tiu posteno kiu faris siajn prelegojn en angla anstataŭ en Latino.[3] Li estis re-elektita en 1862. On Translating Homer (1861) kaj komencaj pensoj kiujn Arnold transformis en Culture and Anarchy estis inter la fruktoj de liaj oksfordaj prelegoj. Culture and Anarchy, la ĉefa verko de Arnold en socia kritikismo (kaj unu el la malmultaj pecoj de lia prozo ankoraŭ presatas) estis publikigita en 1869. Literature and Dogma, la ĉefa verko de Arnold pri religia kritikismo aperis en 1873. En 1883 kaj 1884, Arnold turneis en Usonon kaj Kanadon[4] kaj faris prelegojn pri edukado, demokratio kaj Ralph Waldo Emerson. Li estis elektita Eksterlanda Honora Membro de la Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj en 1883.[5]

Pro sia laboro kiel lernejinspektisto, li devis multe veturi per trajno kaj tre bone konis la socion de centra Anglio.

Elektita verkaro redakti

Poezio redakti

  • Stanzas in Memory of the Author of "Obermann" (1849)
  • The Strayed Reveller, and Other Poems (1849)
  • Empedocles on Etna, and Other Poems (1852)
  • Sohrab and Rustum (1853)
  • The Scholar-Gipsy (1853)
  • Stanzas from the Grande Chartreuse (1855)
  • Memorial Verses to Wordsworth
  • Rugby Chapel (1867)
  • Thyrsis (1865)

Prozo redakti

  • Essays in Criticism (1865, 1888)
  • Culture and Anarchy (1869)
  • Friendship's Garland (1871)
  • Literature and Dogma (1873)
  • God and the Bible (1875)

Notoj redakti

  1. Landow, George. Elegant Jeremiahs: The Sage from Carlyle to Mailer. Ithaca, New York: Cornell University Press, 1986.
  2. Oxford illustrated encyclopedia. Judge, Harry George., Toyne, Anthony. Oxford [England]: Oxford University Press. 1985–1993. p. 22. ISBN 0-19-869129-7. OCLC 11814265.
  3. "Archived copy". Arkivita el la originalo en 23a de Julio 2014. Alirita la 16an de Julio 2014.
  4. "Literary Gossip". The Week : A Canadian Journal of Politics, Literature, Science and Arts. 1. 1: 13. 6a de Decembro 1883.
  5. "Book of Members, 1780–2010: Chapter A" (PDF). American Academy of Arts and Sciences. Alirita la 25an de Aprilo 2011.